Paĝo:Prus - Pekoj de l’infaneco, 1913, Grabowski.pdf/84

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

oni donis kafon aŭ fragojn, aŭ frambojn kun sukero kaj freŝa kremo.

Ofte mi interparolis kun la pliaĝaj sinjorinoj. La grafino admiris mian multlegintecon, pri kiu mi ŝuldis dankon al la libraro de la ĝibuleto; kaj la guvernistino, fraŭlino Klementino, estis tute ravita de mi. Koncerne al la lasta simpatio mi ŝuldis dankon ne tiom al mia instruiteco, kiom al la interparoloj pri la bienskribisto, pri kiu mi sciis, kie li inspektas la laborojn kaj kion li diras pri fraŭlino Klementino. Fine, tiu ĉi klera persono konfidis al mi, ke ŝi tute ne intencas edziniĝi al la bienskribisto, sed ŝi dezirus nur levi lin—morale. Ŝi deklaris al mi, ke laŭ ŝia opinio, la rolo de virinoj en la mondo estas, levi morale la virojn, kaj ke ankaŭ mi mem, kiam mi plenkreskos, devas renkonti en mia vivo tian virinon, kiu min levos.

Tiuj ĉi prelegoj tre plaĉis al mi. Ĉiam pli fervore mi alportis al fraŭlino Klementino sciigojn pri la bienskribisto, kaj al li pri fraŭlino Klementino, por kio mi akiris la favoron de ili ambaŭ.

Kiome mi hodiaŭ rememoras, en la palaco estis speciala maniero de vivo. Al la grafino alveturis ĉiun trian aŭ kvaran tagon ŝia fianĉo, kaj fraŭlino Klementino ĉiun tagon kelkfoje