Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Dio mi baldaŭ konjektis: mi ekvidis, ke oni ne devas eĉ esti konata kun ili, — ili ne havas vivon, ili ĉiuj estas vaksaj pupoj… Kaj niaj!… Sed aŭskultu: tiu-ĉi loko estas konata al nu. Ĉu vi ĝin rekonis?

Leporello.

Kompreneble. Moualîejo de Antonio estas por mi memorinda. Vi tien-ĉi veturadis kaj ĉevalojn mi tenadis en tiu-ĉi arbareto… Malbenita ofico — oni devas konfesi! Vi tie-ĉi pasigis tempon, kredu, pli agrable, ol mi.

Don’ Ĵuan (reve).

Malfeliĉa Inezo! Ŝi jam ne ekzistas! Kiel mi ŝin amis!

Leporello.

Inezon kun nigraj okuloj? Ho, mi memoras! Tri monatojn Vi ĉirkaŭflirtis ŝin — fine diablo helpis.

Don’ Ĵuan.

En julio… en nokto… Strangan agrablecon mi trovadis en ŝia malĝoja rigardo kaj en velkintaj lipetoj. Tio-ĉi estas stranga. Vi ne trovis, ŝajnas, ke ŝi estas belulino. Kaj efektive, — ŝi havis malmulte da vera beleco. Okuloj… nur okuloj kaj rigardo… Tian rigardon jam mi neniam renkontadis! Sed ŝia voĉo estis mallaŭta kaj malforta, kiel ĉe malsana… Kaj ŝia edzo estis kruda fripono, — mi tion-ĉi ekkonis malfrue… Malfeliĉa Inezo!

Leporello.

Nu, post ŝi aliaj estis.

Don’ Ĵuan.

Vere.

Leporello.

Kaj se ni estos vivaj — aliaj ankoraŭ estos.

Don’ Ĵuan’.

Efektive.

Leporello.

Nun kian ni serĉos en Madrido?

Don’ Ĵuan’.

O, Laura’n! Mi kuros rekte al ŝi.

Leporello.

Bone.