Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Don’ Ĵuan’.

Rekte al ŝia pordo, — kaj se iu jam estas ĉe ŝi — mi petas salti en fenestron.

Leporello.

Kompreneble. Nu, ni gajiĝis. Mortintinoj nin trankviligas mallonge. Kiu iras al ni?

(Monaĥo eniras).

Monaĥo.

Ŝi tuj alveturos tien-ĉi. Kiu tie-ĉi estas? Ĉu Vi estas servantoj de donino Anno?

Leporello.

Ne, ni mem estas sinjoroj. Ni tie-ĉi promenas.

Don’ Ĵuan’.

Kaj kiun Vi atendas?

Monaĥo.

Donino Anno devas tuj alveturi al ĉerkujo de edzo.

Don’ Ĵuan’.

Donino Anno de Solva? Kiel? Edzino de komandoro, mortigita… mi ne memoras de kiu.

Monaĥo.

De malĉasta, senkonscienca, malpia Don’ Ĵuan’.

Leporello.

Ho, jen kiel estas! Famo pri Don’ Ĵuan’ penetris eĉ en pacan monaĥejon: ermitoj kantas laŭdojn al li.

Monaĥo.

Ĉu li estas, eble, konata al Vi?

Leporello.

Al ni? Tute ne. Kaj kie li estas nun?

Monaĥo.

Li ne estas tie-ĉi. Li estas en ekzilo, malproksime.

Leporello.

Kaj dank’ al Dio! Ju pli malproksime li estas, des ĝi estas pli bona. Oni prenus ĉiujn ilin, malĉastulojn, en unu sakon kaj — en maron.

Don’ Ĵuan’.

Kio? Kion vi mensogas?

Leporello.

Silentu: mi diras ja intence.