Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Don’ Ĵuan’.

Kaj tie-ĉi oni enterigis komandoron?

Monaĥo.

Tie-ĉi. Edzino konstruis al li monumenton kaj ĉiutage alveturas tien-ĉi preĝi kaj plori.

Don’ Ĵuan’.

Kaj stranga vidvino! Mortinto estis ĵaluzema ne vane: li tenis fermite doninon Annon; neniu el ni ŝin vidis. Kaj ĉu ŝi estas beleta?

Monaĥo.

Ni, ermitaj, ne devas nin ĉarmi per virina beleco; sed oni ne povas malkonfesi: eĉ Diservanto ne povas neigi ŝian mirindan belecon.

Don’ Ĵuan’.

Mi volus interparoli kun ŝi.

Monaĥo.

O, donino Anno neniam parolas kun viro.

Don’ Ĵuan’.

Kaj kun Vi, mia patro?

Monaĥo.

Ĝi estas alia afero: mi estas monaĥo. Sed jen ŝi estas.

(Donino Anno eniras).

D. Anno.

Malfermu, mia patro.

Monaĥo.

Tuj, sinjorino: mi Vin atendis.

(D. Anno iras post monaĥo).

Leporello.

Nu, kia ŝi estas?

Don’ Ĵuan’.

Oni tute ne vidas ŝin sub tiu-ĉi nigra vualo de vidvino; mi apenaŭ rimarkis mallarĝan kalkanon.

Leporello.

Por Vi estas sufiĉa. Ĉe Vi imago en minuto alpentros restan. Ĝi estas ĉe Vi pli lerta ol pentristo; por Vi estas tute egale. de kio komenci: de brovoj aŭ de piedoj.

Don’ Ĵuan’.

Aŭskultu, Leporello: mi konatiĝos kun ŝi.