Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Leporello (flanken).

Jen Vi havas! Oni tre bezonas. Faligis edzon kaj volas ekrigardi larmojn de vidvino. Senkonscienca!

Don’ Ĵuan’.

Tamen jam kerpuskiĝis. Ĝis luno ne supreniris super ni kaj ne aliformigis mallumon en luman krepuskon — ni eniru Madridon.

Leporello.

Ho, Dio! Grando de Hispanujo atendas kiel ŝtelisto nokton kaj timas lunon! Kaj ĉu longe mi klopodos kun li? Oni ne havas, certe, jam fortojn!


Sceno 2. Vespermanĝo ĉe Laura. Unua gasto.

Mi ĵuras al vi, Laura: vi neniam ludis kun tia perfekteco! Kiel fidele vi komprenis vian rolon!

Dua.

Kiel vi ĝin disvolvis! Kun kia forto!

Tria.

Kun kia arto!

Laura.

Jes, hodiaŭ al mi prosperis ĉiu movo, ĉiu vorto. Mi metis min libere al inspiro. Vortoj verŝis sin, kvazaŭ naskis ilin ne timema memoro, sed koro.

Unua.

Vere. Kaj nun ankoraŭ viaj okuloj brilas kaj vangoj flamas, — via ravo ne silentiĝas. Ne permesu, Laura, al ĝi malvarmiĝi senfrukte: kantu, Laura, kantu ion!

Laura.

Donu al mi gitaron.

(Ŝi kantas).

Ĉiuj.

Ho, brave! brave! Mirinde! Senkompare!