Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/14

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Unua gasto.

Ni dankas, sorĉistino! Vi sorĉas niajn korojn. El plezuroj de vivo muziko cedas nur al amo; sed amo ankaŭ estas melodio. Rigardu: eĉ Karlos’, via malafabla gasto, estas tuŝita!

Dua.

Kiaj sonoj! Kiom da sento ili havas! Kaj kies estas vortoj, Laura?

Laura.

De Don’ Ĵuan’!

Don’ Karlos’.

Kio? Don’ Ĵuan’!

Laura.

Ilin verkis iam mia fidela amiko, mia flirtema amanto.

Don’ Karlos’.

Via Don’ Ĵuan’ estas malpiulo kaj abomenulo kaj vi — vi estas malsaĝulino!

Laura.

Vi freneziĝis! Sed mi tuj ordonos al miaj servantoj vin buĉi, kvankam vi estas grando de Hispanujo.

Don’ Karlos’ (levas sin).

Voku do ilin!

Unua gasto.

Laura, ĉesu! Ne koleru, Don’ Karlos’. Ŝi forgesis…

Laura.

Kion? Ke Don’ Ĵuan’ honeste mortigis en duelo lian fraton? Estas domaĝo, vere, ke ne lin mem.

Don’ Karlos’.

Mi estas malsaĝa, ke mi ekkoleris.

Laura.

Ha, vi mem konsentas, ke vi estas malsaĝa! Tial ni paciĝu.

Don’ Karlos’.

Mi estas kulpa, Laura. Pardonu min. Sed mi ne povas aŭdi indiferente tiun-ĉi nomon.

Laura.

Kaj ĉu mi estas kulpa, ke tiu-ĉi nomo ĉiuminute al mi venas sur langon?