Paĝo:Puŝkin - Ŝtona Gasto, 1895, Borovko.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Sceno 1. Nokto. Tombejo proksime de Madrido. Don Ĵuan’ kaj Leporello.

Don’ Ĵuan’.

Ni atendu tie-ĉi nokton. Uf! fine ni atnigis pordegon de Madrido. Baldaŭ mi kuregos sur konataj stratoj, kovrinte lipharojn per mantelo kaj brovojn per ĉapelo. Kiel vi pensas: ĉu oni povas min rekoni?

Leporello.

Jes, rekoni Don’ Ĵuan’on estas tre malfacile! Tiaj, kiel li, estas ja tia multego!

Don’ Ĵuan’.

Ĉu efektive? Sed kiu do min rekonos?

Leporello.

Unua gardanto, gitano aŭ malsobra muzikisto aŭ via propra egalulo — aroganta kavaliro, en mantelo, kun glavo sub brako, en ĉapelo.

Don’ Ĵuan’.

Kia estos malfeliĉo eĉ se oni rekonus! Nur mi ne volus renkonti reĝon mem, sed, cetere, mi neniun timas en Madrido.

Leporello.

Kaj jam morgaŭ oni sciigos reĝon, ke Don’ Ĵuan’ revenis arbitre el ekzilo en Madridon. Kion, diru, li tiam faros al Vi?

Don’ Ĵuan’.

Li min resendos. Ja certe oni ne dehakos al mi kapon: me ni estas ja regna krimulo! Li min forigis pro amo al mi, por ke familio de mortigito lasu min en paco.

Leporello.

Jen estas. Estus pli bone, se Vi sidus trankvile tie.

Don’ Ĵuan’.

Mi dankas humile! Mi apenaŭ ne mortis tie pro enuo. Kiaj homoj! kia tero! Sed ĉielo? ĝi estas vera fumo; kaj virinoj? Jen ĉu vi vidas, mia malsaĝa Leporello: mi, certe, ne elŝanĝos lastan vilaĝaninon de Andaluzujo por unuaj belulinoj de tie. Je komenco ili plaĉis al mi per bluaj okuloj, per blankaĵo kaj per modesteco, sed pleje per novaĵo; sed, dank’ al