Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Silvio eltiris el sia poŝo la matene ricevitan leteron kaj ĝin donis al mi por tralegi. Iu (ŝajne, lia aferkomisiito) skribis al li el Moskvo, ke certa persono baldaŭ edziĝos kun juna kaj bela fraŭlino.

— Vi divenas, — diris Silvio, — kiu estas tiu certa persono. Mi veturas Moskvon. Nun ni rigardu, ĉu same indiferente li akceptos la morton ĵus antaŭ sia edziĝo, kiel iam li ĝin atendis kun merizoj!

Ĉe tiuj vortoj Silvio ekstaris, ĵetis sian ĉapon planken kaj ekis paŝadi tien kaj reen tra la ĉambro, kvazaŭ tigro en sia kaĝo. Mi lin aŭskultis senmove; strangaj, kontraŭdiraj sentoj emociadis min.

Servisto eniris kaj sciigis, ke la ĉevaloj estis pretaj. Silvio forte ekpremis manon; ni interkisis. Li sidiĝis en veturilon, kie kuŝis du valizoj, unu kun pistoloj, dua kun lia havaĵo. Ni adiaŭis ankoraŭ unu fojon, kaj la ĉevaloj forrapidis.

II.

Pasis kelke da jaroj. Helmaj aferoj devigis min ekloĝi en malgranda vilaĝeto de N-a distrikto. Min okupante pri mastrumado, mi ne ĉesis sekrete sopiri pri mia antaŭa brua kaj senzorga vivo. Plej malfacile estis por mi kutimiĝi al plena soleco dum aŭtunaj kaj vintraj vesperoj. Ĝis la