Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/22

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en tiu angulo, petante, ke li pafu plej rapide, antaŭ la reveno de mia edzino. Li ne rapidis; li petis, ke oni donu lumon. Oni alportis kandelojn. Mi fermis la pordon, ordonis, ke neniu eniru, kaj ree petis, ke li pafu. Li prenis la pistolon kaj, ekcelis,… Mi kalkulis minutojn… Mi pensis pri ŝi… Pasis terura minuto! Silvio mallevis la brakon. — „Mi bedaŭras, ke la pistolo estas ŝargita ne per merizkernoj… kuglo estas multepeza. Al mi nepre ŝajnas, ke inter ni fariĝas ne duelo, sed mortigo; mi ne kutimiĝis celi nearmiton. Ni rekomenci; ni lotu kiu estas pafonta la unua.” — Mia kapo turniĝis… Ŝajnas, ke komence mi ne konsentis… Fine, ni ŝargis ankoraŭ unu pistolon kaj kunvolvis du numeritajn biletojn; li metis ilin en la ĉapon, iam de mi trapafitan; mi ree eltiris la unuan numeron. — „Ci, grafo, estas diable ŝanca,” li diris kun firideto, kiun mi neniam forgesos. Mi ne scias, kio al mi fariĝis, kaj kiamaniere li estis sukcesinta min instigi al tio… tamen mi ekpafis kaj trafis jen tiun ĉi pentraĵon.

La grafo fingremontris la trapafitan pentraĵon; lia vizaĝo ardis flame; la grafino estis pli pala ol ŝia poŝtuko; mi ne povis min deteni de ekkrio.

— Mi ekpafis, — daŭrigis la grafo, — kaj, dank’ al Dio, maltrafis; tiam Silvio, tiumomente li estis vere terura, komencis min celi. Subite