Paĝo:Puŝkin - La Pafo, 1913, Fiŝer.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rivere. Neniu konis lian havon, nek liajn enspezojn, kaj neniu kuraĝis lin demandi pri tio. Ĉe li estis troveblaj libroj, plejparte militartaj kaj romanoj. Li volonte ilin donadis por legi, neniam postulante la redonon; sed same neniam li redonadis prunteprenitajn librojn. Lia ĉefa ekzerco estis pistolpafado. La muroj de lia ĉambro estis ĉiuj truetitaj per kugloj, kvazaŭ abelĉelaro. Riĉa kolekto da pistoloj estis la sola luksaĵo en la modesta dometo, kie li loĝis. La lerteco, kiun li atingis, estis nekredebla; se li proponus forpafi piron de ies ĉapo, neniu el nia regimento hezitus submeti al li sian kapon.

Nia konversacio ofte koncernis duelojn; Silvio (mi nomu lin tiel) neniam sin enmiksis en ĝin. Demandite, ĉu li iam duelis, li jesis sektone, tamen diris nenion pri detaloj, — kaj estis videble, ke tiaj demandoj estis por li malagrablaj. Ni konjektis, ke sur lia konscienco peze kuŝis iu malfeliĉa viktimo de lia terura lerteco. Cetere, neniel ni povis suspekti lin pri malkuraĝo. Estas homoj, kies nura eksteraĵo forigas tiajn suspektojn. Jena okazintaĵo ekmirigis nin ĉiujn.

Foje dekkelke da niaj oficiroj tagmanĝis ĉe Silvio. Oni drinkis kiel kutime, tio estas — sufiĉege; post la tagmanĝo ni insiste petis la mastron, ke li aranĝu por ni bankludon. Dumlonge li rifuzis, ĉar li ludis preskaŭ neniam; fine,