Paĝo:Raabe - La Nigra Galero, 1922, Wicke.pdf/15

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Alvarez de Toledo, duko de Alba? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?" "Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?2" ridis juna standardisto, kiu ĵus estis foririnta de la universitato en Salamanco; sed neniu lin atentis, kaj la kapitano Jeronimo daŭrigis: "Kio grava, kunuloj; ĉiu faru la devon kaj estimu sin kiel honestulo! Sennor komandanto, igu la soldatojn formeti la armilojn, alie morgaŭ la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. — Lia katolika majesto Don Filipo III. kaj lia Ĝenova Moŝto Signor Federigo Spinola havas iun bonan ŝipon malpli. Igu la soldatojn dormi, kolonelo; morgaŭ vi ekscios la detalaĵojn."

"Ĉu vi opinias tion, profeto de fatalaĵoj? Ha, via diabla malfeliĉo troe disrompis vian fortan kuraĝon. Kuraĝiĝu, brava Jeronimo."

La kapitano nur movetis la ŝultrojn.

"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn. Poste vin ĉiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason da vino, neniu ja plu dormos en tiu ĉi nokto. Kuraĝon! sinjoroj, kaj Hispanujo por ĉiam!"

La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per voĉo sufiĉe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarŝis de la remparoj de la fortikaĵeto Liefkenhoek.

Sed la estro ankoraŭ restis, apogis ĝemante la kubutojn sur la mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris:

"Li estas prava; estas fiaĵo pri tiu ĉi milito. Dekkvar jarojn nun denove flirtas la hispana standardo sur tiuj