Paĝo:Raimund - La Malŝparulo, 1924, Zwach.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

GRÜNDLING. Tute laŭ via plaĉo. (flanken) La arto pardonu al mi ĉi tiun malindiĝon. (laŭte) Morgaŭ mi atendos favoran decidon (volas for).

WOLF (rigardas tra la fenestro). Diablo! La alia, (rapide) ĉu vi ne volas esti tiel afabla kaj iri laŭ la flanka ŝtuparo, ĉar sur la granda la servistoj transportas meblojn. Mi sindone riverencas. (Elirigas lin tra la flanka pordo.) Ĉi tiu citrono donas malmulte da suko, nun mi volas premi la alian.

KVINA SCENO La antaŭa. Arĥitekto Sockel.

SOCKEL. Bonan matenon, sinjoro de Wolf! Vi vokigis min, mi estus veninta jam hieraŭ, sed mi devis apogi domon, kiun mi konstruis nur antaŭ du jaroj. Ĉu vi komprenas? Mi diras al vi, oni nun preferus lignon haki anstataŭ konstrui domojn. Unue ili bakas brikojn, kiuj dispeciĝas pro ĉiu laŭta vorto. Poste ili volas ĉiam enspezi almenaŭ unu milionon da lupago kaj postulas nur ĉambrojn, neniujn murojn. Ĉu vi komprenas? Tial estas kelkaj modernaj domoj ankaŭ tiel maldikaj, kvazaŭ ili estus nuraj ingoj ĉirkaŭ la malnovaj. Plue, arĥitekto antaŭ tempoj ja povis fidi je solidaj loĝantoj, sed nun eniĝas kelkfoje popolo, kiu nur luktaĉas kaj interbatas, tablon kaj seĝojn renversas kaj ĉion ĥaosigas. Ja, de kie prenu tiam domo la paciencon? Tial ĝi do incite krevetas kaj fine pro kolero disfalas. Ĉu vi komprenas?

WOLF. Tio estas tute ĝusta; sed nun ni interparolu prudente.

SOCKEL. Permesu — sed miaj paroloj estas vera triumfo de prudenteco! Ĉu vi komprenas?

WOLF. Mi estas dironta al vi la malagrablan sciigon, ke vi ne ricevos la konstruon de la kastelo.

SOCKEL. Ĉesu aŭ mi disfalegos kiel malnova ĝardenmuro! Tio ja estas laŭ nia interkonsento neebla. Ĉu vi komprenas?