Paĝo:Ramuz - Aline, 1911, De Saussure.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam Aline paliĝis.

— Kion? diris li.

— Mi ne scias, ĉu mi povos.

— Diable! tamen oni bezonas interbabili.

En tiu momente ŝi hezitis kaj ŝia koro tremetis kiel pomo ĉe pinto de branĉo, kaj fine la deziro fariĝis pli forta.

— Se mi tre rapidas, diris ŝi, eble unu fojon.

— Kiam vi volos.

— Ĉu konvenas hodiaŭ vespere, apud la Oŭĝes?

— Ho! jes, eble.

Ili estis alvenantaj en la vilaĝo; la domoj staris apud la strato kun ĝardenoj, fontanoj kaj sterkoj. Julien diris ankoraŭ: