Paĝo:Reymont, Ave Patria, Morituri te salutant…, 1909, Zamenhof.pdf/29

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Hiroŝe staris sur la kapitana ponteto, malvarma kaj kvieta.

Aro da ŝipoj baris al li la vojon per nigra fulmanta nubo.

— Fajron! — eksonis la signalaj trumpetoj.

Ektondris pafadoj, ekbruis pomponoj sur la pontetoj kapitanaj kaj iaj restaĵoj eklumetis super la ondoj, iaj kriegoj nehomaj aŭdiĝis en plaŭdoj kaj tondroj, sed la brulŝipoj kuris kiel ventego, ruinigante ĉion intervoje. Ili kuris al morto kaj venko.

Kaj la batalo fariĝis jam mortfuriozo, kugloj traboris la ferdekojn, vomante per ŝtalo kaj fajro, frakasis la flankojn de l’ ŝipoj, kaj falante per senĉesa hajlego kvazaŭ per fera draŝilo dispremadis ĉiun objekton.

Uragano de fulmotondroj falis kvazaŭ superakvego, la homoj mortis ĉirkaŭe, falante kiel subtranĉitaj arboj sur la ŝtiparojn ankoraŭ tremantajn, ili falis en la maron kiel ŝtonoj, volviĝis de doloroj en sangaj kotejoj inter amasegoj da korpoj terure disfrakasitaj, sed la restintoj, forkaptitaj de batala ventego, blindigitaj de fumo, ebriaj de mortiga furiozo, batalis ĝis la lasta elspiro, ili batalis jam senkonscie nur pro morto kaj heroeco. Eĉ la mortige