Paĝo:Root - Bahaaj sciencaj pruvoj de vivo post morto, 1927.pdf/4

Ĉi tiu paĝo estis validigita

plej altan Regnon. Ĝi demetas la korpon, same kiel oni demetas veston, kaj la spirito funkcias pli potence sen la limigoj de la korpo. ABDU’L BAHA instruas, ke, kiam la spirito eniras la Regnon de lumo, ĝi surprenas spiritan korpon, ĉielan korpon, kiu estas neŝanĝebla. Li ankaŭ instruas, ke la spirito paŝas de progreso al progreso en pli altajn Regnojn.

Li diris, ke estas multaj mondoj de Dio. Ĉio en la fizika mondo havas similaĵon en la spirita mondo. Ekzemple, la scienculoj sciigas nin, ke estas tricent milionoj da mondoj, pli grandaj kaj malpli grandaj ol nia eta tero. Se estas tricent milionoj da fizikaj mondoj, do, ankaŭ devas esti multaj spiritaj mondoj. KRISTO volis esprimi la saman, dirante: „En la domo de Mia Patro estas multaj loĝejoj.“ ABDU’L BAHA informis nin, ke la spirito, kiam ĝi eniras la proksiman Regnon, estas alveninta en la apudeston de KRISTO kaj BAHA’U’LLAH, BUDDHA kaj MOSEO, ĉiuj profetoj kaj ĉiuj siaj amatoj, kiaj tiam la spirito parolos al ili pri sia spirita vojaĝo tra tiu ĉi tera planedo.

La celo de la naskiĝos en tiu ĉi mondo ne estas akiri sole materian feliĉecon aŭ tiujn ĉi eksterajn kondiĉojn, kiuj ŝajnas al ni tiel gravaj. Kontraŭe, la plej scienca vero, kiun oni povas trovi sur tiu ĉi tero, estas la jena: la reala celo de la naskiĝo estas veki la spiriton, kaŝitan en ĉiu animo, kaj evoluigi la ecojn, kiuj ĝi uzos en la sekvanta regno. La infano, kiu estas naskita al la homa regno, venas ekipita per okuloj, oreloj kaj aliaj sensoj, kiuj estas jam pretformitaj por uzado. Same ni estas spirite en la utera mondo de la vivo eterna, kaj la plej scienca scio, kiun ni povas havigi al ni, estas lerni akiri la Diajn ecojn, ĉar la vekiĝanta spirito povas kunporti kun si en la pli altan Regnon nur tiujn Diajn ecojn, kiujn ĝi akiris tie ĉi. Ofte oni pensas pri la scienco rilate nur al materiaj aferoj, sed Dia scienco, instruanta la realecon de la spirito kaj de la kosma konscio, estas tiel vere scienca, kiel la malkovro de la elektra forto aŭ radio.

Tiu ĉi realaĵo estas montrita per kelkaj tre klaraj vortoj, kiujn ABDU’L BAHA uzis en unu el siaj paroladoj en Usono, kiam li