vizitis tiun landon en 1912. Bonvolu aŭdi, kiel klare li disvolvas tiun ĉi temon: „La ŝanĝo kaj transformado estas strangecoj de l’ materio. Ne ekzistas ŝanĝo kaj transformado de la spirito. La pruvo de tio ĉi estas, ke la korpo povas fariĝi malforta en siaj membroj ; ĝi povas esti dismembrigita, aŭ kelkaj el ĝiaj membroj povas esti malkapabligitaj — dispartigu sanan homon, la spirito ne estas dismembrigita. Amputu liajn piedojn, lia spirito daŭriĝas. Li povas fariĝi lama, la spirito ne estas tuŝata. La spirito restas ĉiam la sama. Vi ne povas vidi iun ajn ŝanĝon aŭ transformadon ; kaj ĉar estas nek ŝanĝo, nek transformado, la spirito estas ĉiama kaj daŭra.“
Por ilustri la daŭron kaj sendependecon de la spirito ABDU’L BAHA ofte uzas la vivajn spertojn de individuo dormanta, kiam la korpo estas inerta kaj senpova. Li diris: „Pripensu la staton de la homo dormanta. Estas evidente, ke ĉiuj liaj membroj estas haltigitaj, kaj ke ili ne funkcias. Liaj okuloj ne vidas, liaj oreloj ne aŭdas, liaj manoj kaj piedoj estas senmovaj; sed tamen li estas vidanta en la mondo de sonĝoj, li estas aŭdanta, li parolas, li marŝas, li eĉ povas flugi en aeroplano. Do, estas klare, ke kvankam la korpo estas kvazaŭ malviva, tamen la spirito estas viva kaj daŭranta. La perceptoj ofte estas eĉ pli akutaj, kiam la korpo dormas; la flugo estas pli alta, la aŭdo pli klara; ĉiuj funkcioj estas tie, kaj tamen la korpo tute haltas. Do, ĝi estas pruvo, ke ekzistas spirito en la homo, kaj en tiu ĉi spirito ne estas distingo, ĉu la korpo estas dormanta aŭ mortinta. La spirito ne estas malkapabligita pro tiuj ĉi kondiĉoj; ĝi ne estas senigita de siaj perfektecoj.“
Eble kelkaj el vi en tiu ĉi ĉeestantaro hodiaŭ diros al mi; „Mi ne povas kredi je la spirito, ĉar mi tute ne povas ĝin vidi. Mi ne povas senti ĝin, mi ne povas sciiĝi pri ĝi per miaj kvin sensoj.“ ABDU’L BAHA diris: „Se la spirito apartenus al la elementa ekzistado, la okulo povus ĝin vidi, la orelo povus ĝin aŭdi, la mano povus ĝin tuŝi. Ĉar tiuj ĉi kvin sensoj ne povas konstasti ĝin, la pruvo estas senduba, ke la spirito ne apartenas al la materia mondo kaj tial ĝi estas super la