Paĝo:Rossetti Cezaro - Kredu min, Sinjorino!, 1950.pdf/199

Ĉi tiu paĝo estis validigita

la necesan sumon kaj poste prokrasti la pagon; sed mi deziras, ke ni agu kune kaj sincere. Nu, kion vi diras?"

Post iom da medito li etendis la manon. „Bone, mi fidos je vi, ĉar min plaĉas via reĥta parolmaniero. Mi akceptas. Tiel estu. Post du semajnoj estos eta foiro en Peterhead, kaj mi pov's facile aranĝi, ĉar mi kon's la gvidanton.”

****

En Peterhead estis tranĉe malvarme. La malgranda urbo kutime enspezas per fiŝkaptado, sed la ŝipoj vidiĝis senokupaj en la haveno pro la ĝenerala industria krizo. Ĉie sur la stratoj estis senlaboraj fiŝkaptistoj, kiuj interparolis. Strange estis vidi, kiel ili agis. Anstataŭ stari kaj paroli, kiel kutimas aliuloj, ili duope marŝis antaŭen ĝis la sama distanco, kiom longas ŝipferdeko, abrupte kaj kune turniĝis kaj marŝis revene. Tien kaj reen ili daŭrigis la marŝon dum interparolado.

Dum mi rigardis al la marborda urbo, la manko de vigleco kaj la signoj de malprospero naskis en mi fortajn dubojn pri sukcesa negocado. Mi aranĝis pensionon kaj evitis antaŭpagi. Mi ankaŭ aranĝis kreditan liveron de manĝaĵoj por la kuireksponoj. Post tio mi presigis kvincent reklamajn flugfoliojn kaj aĉetis kvincent enirbiletojn, kiujn mi enfaldis en la flugfoliojn kaj disdonis tra la urbo. Ĉar mi aĉetis standon, stokon, manĝaĵon kaj ĉion alian kredite, mi neĝoje pensis pri la rezulto, se la vendado fiaskos. Ĉu mi povus elŝuldiĝi? Mi pensis pri la granda, famkonata malliberejo de Peterhead, kaj amarŝerce konstatis ke, se mi ne enspezos, almenaŭ la ŝtato ne devos elspezi por mia transporto al la ŝtata gastejo!

Homoj venis bonnombre en la foiron, sed ili ne multe elspezis. Mi ne havis normalan standon, sed devis eksponi sur la scenejo. La unua prezentaĵo estis parado
199