Sed… la trunko fortika de l’ verko neniam eksentis
La vipadon de ŝtormo, nek mildan kareson de l’ vento !
Sed… neniam de l’ poplo tremola folioj tremetis,
Kaj neniam de l’ kano fleksebla fleksiĝis vergeto !
Estingiĝis neniam de la noktiluka lampiro
La fosfora lumeto, ornajlo kaŝata sub herbo.
Eĉ neniam… la kiso senpeza de iu zefiro
Forflugigis petalon de floro : ĝi velkis sur arbo !
Kaj la birdoj en arbodensaĵoj per trilserenado
Per mil pepoj plenigis l’ aeron de l’ brila ĝardeno…,
Sed ne konis la ĝuon altegan : duopa flugado
Tra la spacoj senfine lazuraj de tiu Edeno !…
Sub la mordo pikanta de tiu heleco orflama
Endormiĝis la pestoj profunde kuŝantaj en herboj.
Subigataj je tiu trankvila beleco ĉiama
Forfluadis vesperoj, matenoj egale sen nuboj…
Ĉar tie nur regis la suno :
Nek tondro, nek vento, nek pluvo,
Eĉ guto de roso !