Odorantaj la fruktoj, la beroj de ĉiu ampelo
Maturiĝos abunde kaj plaĉe por cia plezuro !
Mi cin faris el simpla argilo, laŭ mia modelo…,
Ciaflanke al Mi nur adoro kaj pensoj de l’ koro ! »
Kaj mirante konsentis la Homo… Kaj ĉiu vespero
Unutone simila, egale neplena forflugis
En la mezo de tiuj belaĵoj sen vivofajrero…
Kaj soleca dormado sub arboj lin nur ripozigis
De l’ ripozo konstante sencela, kun zorgo nenia…
Sed al kiuj imagoj vagadis la pensoj de l’ viro ?
Ĉu li sonĝis dumnokte pri formo simila je l’ sia ?
Ĉu li revis pri nova plezuro, deziro, aspiro ?
Aŭ sopiris al lumo pli ĉarma ol ruĝoj aŭroraj ?
Ĉu li revis pri sonoj pli ravaj ol birdmelodio ?
Pri parfumo pli dolĉa ol tiu de floroj odoraj ?
Ĉu la koro, la pensoj de l’ Homo nur iris al Dio ?