Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

floroj, maturiĝadas fruktoj, kantadas birdoj, homoj tage laboradas, vespere iras koncerton kaj teatron. Kiu magia vergo aliformigis tiujn regionojn ?

Ducent, tricent metrojn sub la grundo de tiuj regionoj, de pli ol mil jaroj kuŝis karbo. Unutage inĝeniero diris : mi volas ke tiu karbo el la profundaĵo eltiriĝu, ĝis la supraĵo supreniru. Kelkajn jarojn poste, industriaj urboj kovris la dezertajn regionojn.

Hodiaŭ Amikejo ĵus eknaskiĝis. Por ke, en baldaŭa estonteco, alilandaj homoj ĉu plezurserĉante, ĉu gajnserĉante dense rapidu al la koncertoj, al la teatroj de Amikejo aŭ al ĝiaj komercaj kongresoj, al la teatroj de Amikejo aŭ al ĝiaj komercaj kongresoj kaj foiroj, kio estas necesa ? Ne eltiri karbon el senfunda ŝakto. Ĉar Amikejo estas apud la krucpunkto de la ĉeffervojoj de l’mondo, ĉar Amikejo estas apud la kunlimo de tri grandaj nacioj, ĉar Amikejo estas en unu el la regionoj plej industriaj de la tero, ĉar Amikejo estas unu el la lokoj plej proksimaj de Hamburgo, Antverpeno, Londono, ĉar Amikejo estas neŭtra, ĉar Amikejo jam estas esperantigita, sufiĉas ke la esperantistoj volu helpi ĝin, sufiĉas ke ĉiu esperantista grupo sendu al Amikejo 10 spesdekojn po grupano, tio estas 20 pfenigojn, 2 ½ pencojn, 25 centimojn, 24 helerojn, sufiĉas alivorte ke Esperantistaro volu helpi sin kiel Robinson Crusoe en sia insulo.


VI. — La Tri Genioj

Specialeco de Amikejo estas ke en ĝia deveno aperas la angla genio. Ĝi montriĝas en tiu fakto ke