Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/11

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

senigitaj de ĉiuj helpoj, fidantaj nur al si mem, esperantistoj sciis tamen realigi la esencaĵon de Amikejo.

Aliparte la germana genio montriĝis en tiu fakto ke esperantistoj unue verkantoj, filozofoj, scienculoj, libramantoj, imitante D-ron Faŭst fermis siajn librojn por turni sin, kiel li, kiel la modernaj germanoj, al la praktika agado.

Siavice la franca genio montriĝas en tiu fakto ke esperantistoj elektis neŭtran, internacian landon en kiu, dank’al neŭtra, internacia lingvo, ili povos pli bone trakti internaciajn, mondajn demandojn, laborante tiel ne por siaj popolanoj sed por la tuta homaro.


VII. — Gvideto por la Fremduloj

La interspace de Aachen al Amikejo estas 8 1/2 kilometroj, piede 1 1/2 horo, tramveturile 40 minutoj.

1. — Horaro de la tramveturilo.

Aachen-Amikejo. Antaŭtagmeze : 6.15 (nur semajnajn tagojn), 7.15, 8.15, 8.45, 9.15, 9.45, 10.15, 10.45, 11.15, 11.45. Posttagmeze : 12.15, 12.45, 1.15, 1.45, 2.15, 2.45, 3.15, 3.45, 4.15, 4.45, 5.15, 5.45, 6.15, 6.45, 7.15, 7.45, 8.15, 9.15, 10.25.

Amikejo-Aachen. Antaŭtagmeze : 7.00 (nur semajnajn tagojn), 8.00, 9.00, 10.00, 10.30, 11.00, 12.00. Posttagmeze : 12.30, 1.00, 1.30, 2.00, 2.30, 3.00, 3.30, 4.00, 4.30, 5.00, 5.30, 6.00, 6.30, 7.00, 7.30, 8.00, 8.30, 9.00, 9.30, 10.10, 11.10.