Amikejo estas neŭtra landeto (337 hektarojn) inter
Belgujo kaj Germanujo, ne malproksime de Namur kie
kruciĝas la du ĉefaj fervojoj de la mondo : la fervojo
Lisbono-Madrido -Parizo-Berlino-Peterburgo kaj la
fervojo Konstantinoplo-Vieno-Bruselo-Londono. Amikejo
kuŝas do apud granda trairejo de la homaro.
Dank’ al la neŭtra lingvo, neŭtra kongresejo de la popoloj povas fariĝi apud tiu granda trairejo,
Tiam estos Amikejo ne nur tre bona poresperantilo, sed ankaŭ tre bona peresperantilo. Ĝi estos ne nur esperanta lando kie oni senĉese trovos la okazon perfektigi en la internacia lingvo, ĝi estos ankaŭ kaj precipe neŭtra kunvenejo de ĉiuspecaj internaciaj delegitoj. Sekve la internaciaj rilatoj plimultiĝos, plifortiĝos; alivorte ni vidos malvolviĝi la « internan ideon » de Esperanto, laŭ la esprimo de D-ro Zamenhof.
Se ni speciale konsideras ke la prefere ekzamenotaj demandoj estas la faktoj ekonomiaj, ununuraj kaŭzoj de l’paco kaj de l'milito, tiu ekzameno kaj la ĝin sek-