Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

vontaj decidoj aperos al ni kiel nova garantio de monda paco, kiel plia malvolviĝo de la « ideo interna ». Amikejismo, oni povas diri, estas la realigo de la monda paco per agado sur la faktoj ekonomiaj, kaŭzoj de l’paco kaj de l’milito. Supoze ke Amikejismo estas himero, nia devo estas penadi por atingi tiun himeron.


II. — Fondo de Amikejo

La titolo de mia franca broŝuro eldonita en Februaro estas : « Projet d’un État espérantiste réalisable en six mois », projekto de esperanto ŝtato realigebla en ses monatoj. Baldaŭ estos pasintaj la ses monatoj ; ĉu estas fondita la esperanta ŝtato ?

Kio estas esperanta ŝtato ?

Anglujo estas industria ŝtato, Holandujo estas paŝteja ŝtato. Tio signifas ke Anglujo estas karakterizata de industrio, ke Holandujo estas karakterizata de paŝtejoj. Esperanta ŝtato signifas karakterizata de Esperanto.

Ĉiuj mondaj ŝtatoj enhavas esperantistojn, konsekvence ŝtato povas esti karakterizata de Esperanto nur enhavante laŭproporcie pli da esperantistoj ol iu ajn alia.

Nu, Amikejo enhavas 4.000 loĝantojn kaj 135 esperantistojn. En kiu lando troviĝas tia proporcio?

Plie, tiuj esperantistoj ne estas homoj kiuj uzurpis sian nomon. Ili dispeciĝas en tri grupoj (infanoj 70, sinjoroj 40, sinjorinoj 25), kaj ĉiu grupo, sub la patronado de la ŝtatestro, ricevas en la ŝtata lernejo du lecionojn semajne.