Paĝo:Roy - Kiel Neŭtra-Moresneto fariĝis Amikejo, 1908.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Belgaj, germanaj, holandaj, eĉ francaj grupoj kiuj ekskursos Amikejon povos ankaŭ uzi la teatron por siaj ludadoj. Ne forgesu ke Amikejo kuŝas je 8 kilometroj de la granda banurbo Aachen, kien, en la somero, venas tiom da fremduloj.

II. — Internacia komercoĉambro. Al la internacia komercovojaĝista oficejo kiu estos la hejmo de la vojaĝisto ni aldonos internacian komercoĉambron.

Ĝia celo estos tre diversa.

a). Prepari la unuiĝon de la diverslandaj komercoleĝaroj rilate al la vojaĝistoj, la unuiĝon de la diverslandaj komercoleĝaroj rilate al la patentoj kaj fabrikmarkoj ; la unuiĝon de la diverslandaj procesadoj rilate al la bankrotoj, la unuiĝon de la diverslandaj sistemoj de pezoj kaj mezuroj, k. t. p.

b) Prepari internaciajn kongresojn, antaŭ ĉiuj ekonomiajn kongresojn, ĉar la komercaj demandoj estas por ĉiu homo la plej gravaj : de la komercaj demandoj dependas paco kaj milito. Do, internacian kongreson de komercovojaĝistoj, internacian kongreson de komercoĉambroj, internacian kongreson de enportistoj kaj eksportistoj, internacian kongreson de ekspedistoj, internacian kongreson de ŝipekipistoj, internacian kongreson de entreprenistoj k. t. p. Ili ebligos la malfermigon de halo por reklamtabuloj kaj komercaj specimenoj. Ili naskos ekspoziciojn kaj internaciajn foirojn.


V. — Al la Esperantistoj

En multaj regionoj iam senakvaj, senvegetaĵaj, senanimaj, hodiaŭ fluadas fontoj, verdiĝadas folioj, briladas