Paĝo:SAT - Proletaria Kantaro, 1924.pdf/114

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ne sekvas al sinjora vol’
Kun sklava diligento —
Defendas rajton de l’ popol’
La Ruĝa Regimento.
Ne trompos nin el la palac’,
Nek de l’ ambono[1] pia:
La gvida signo de l’ amas’,
Standardo ruĝa nia!

Jen oni flustras: la patri’
Sanktaĵo estas granda!…
Do sangon nian verŝu ni
Por la “bonstato“ landa!…

  1. predika pupitro.