Estas en la mondo pokaj estuloj tiel diboĉaj, kiel la kardinalo de…, kies nomon, konsidere al lia ankoraŭ sana kaj vivoplena ekzisto, vi permesos, ke mi ne diru. Lia Kardinala Moŝto alvenis al interkonsento, en Romo, kun unu el tiaj virinoj kies komplezema profesio estas havigi al la diboĉuloj la materialon de ili bezonata kiel nutraĵo por siaj pasioj; ĉiumatene ŝi alportis al li etulinon maksimume 13- aŭ 14-jaran, per kiu monsinjoro ĝuis nur en tia nekongrua maniero kiu kutime donas ĝuegon al la italoj, dank’ al kio la vestalo eliras el la manoj de Lia Episkopa Moŝto pli malpli tiel virga, kiel ŝi alvenis, kaj povis esti revendita kvazaŭ pucelino al pli deca diboĉulo. Al tiu matrono, kiu tre bone konis la kondut-principojn de la kardinalo, ne trovinte iam la materialon kiun ŝi kompromitiĝis liveri ĉiutage, venis en la kapon vestigi