Kiu volas, ke ekĝermu en la mond’ de l’paco sem’, li purigu propran koron, estu tolerema mem. Li forĵetu la pokalon plenan de la gal’ kaj pest’, kaj sur tero laŭte sonos de l’ frateco nobla fest’.