Paĝo:Schulhof - Bohemaj Grenatoj, 1922.pdf/30

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sed majstro lia — vana gloro —
de seĝ’ foriras jen subite,
pri debut’ sia ekscitite
li pensas nun en koridoro.

Eviti volis li la voĉojn
de l’ kritikantoj kaj publiko,
de enviema estetiko,
aplaŭdojn, kriojn kaj riproĉojn.

En ĉambron, kie tonoj sonis,
revenas li kun velka koro.
Ĉu iu en ĉi tiu horo
eĉ gloron lian rememoris?