Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 10.pdf/1

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleco

Numero 10

Julio 1982

Sendependa novaĵletero

HELPU NOVAN PROJEKTON EN JAPANUJO!

Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko estas nomoj, kiujn certe bone konas la legantoj de SkE, ĉar ili estas la du japanaj virinoj, kiuj eldonas ĝin en la japana. Ili nun havas pli ol 100 abonantojn, por kiuj la japana SkE ne estas ia esperantaĵo, sed esence japanlingva bulteno kun interesa enhavo. Ili ankaŭ estas la plej sukcesaj perantoj de la Esperanta SkE, kiu havas pli da legantoj en Japanujo ol en iu ajn alia lando.

En la lasta numero de SkE, ni informis pri la enketo farita en Esperanto de Hukunaga Makiko kaj Yamakawa Setuko por la tutlanda japana ĵurnalo Mainiti pri la vivo kaj pensoj de virinoj tra la mondo. Multaj esperantistoj kunlaboris kaj la projekto estis granda sukceso.

Nun SkE ricevis de ili sciigon pri ilia plej nova agado kun peto al la legantoj de SkE. Bonvolu disvastigi la projekton persone aŭ, prefere, per Esperantaj gazetoj en via lando. Vi povas ricevi la kompletan tekston kun pli detalaj informoj de Yamakawa Setuko. Jen ni aperigas parton de la teksto:

PROSPEKTO: Virina Movado per Esperanto

- Ni Serĉas Korespond-Dezirantojn -

Nia konvinko

La ĝisnuna laboro konvinkis nin, ke Esperanto havas grandan potencialon kiel efika komunikilo por internaciaj agadoj. Nun