Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 13.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tre junaj beboj dormas tre facile. Ne necesas mallumigi la ĉambron, paroli flustre ktp. Se vi faras tion, vi fakte alkutimigas la bebon al tiuj kondiĉoj, tiel ke poste ili fariĝos esencaj. Eksperimentu! Eble vi trovos, ke via bebo ne estas tiel sentema, kiel vi imagas.

Vi povas porti vian infanon al vesperaj aranĝoj dum ŝi dormas en sia ĉareto aŭ seĝeto. Eble vi bezonos unue endormigi ŝin en pli trankvila etoso, kaj nur poste porti ŝin al la arangô. Cetere, se ŝi restas veka, sed bonhumora, ankaŭ tio estas en ordo. Ŝi simple bezonos dormi pli longe la postan tagon.

Kiel vojaĝi?

Aŭtomobile: Tiu vojaĝmaniero havas la avantaĝon, ke vi povas porti ĉion, kion vi bezonas, kaj iri laŭ via propra ritmo, haltante kiam vi deziras. Tre juna bebo povas vojaĝi sur la malantaŭa sidloko en portilo aŭ en la supra parto de ĉareto. Por pli aĝa bebo fiksu seĝon al la malantaŭa sidloko. Se vi volas teni la bebon, sidu malantaŭe, ne apud la ŝoforo. Tiu pozicio estas aparte danĝera.

Aviadile: Se vi devas vojaĝi sola kun infano, aviadilo estas la plej facila maniero, kondiĉe ke vi havos helpon ĝis kaj de la flughavenoj. Inter tiuj du punktoj, oni forprenas ĉiujn valizojn, tiel ke vi ne estos tro ŝarĝita dum la flugo mem. (Rezistu la tenton porti tro da manpakaĵoj). Kiam vi enskribiĝas ĉe la biletkontrolejo, demandu, kion fari pri la ĉareto aŭ rulseĝeto. Kutime, vi rajtas porti ĝin ĝis la aviadilo. Petu, ke oni redonu ĝin kiam vi alvenos, alia vi eble devos marŝi longajn distancojn tenante la infanon.

Verŝajne oni permesos al vi preteriri vicojn, ekzemple por eniri la aviadilon aŭ por trairi la doganon.

Ŝipe: La ĉefa problemo pri ŝipoj estas la amaso da ŝtupoj, kaj la longaj, malrapidaj vicoj, kiuj formiĝas por eniri kaj eliri. Se vi estas sola, vi devos simple trovi mariston kaj peti helpon. Rilate al vicoj, ofte eblas eviti ilin, precipe por eliri la ŝipon. Vi havos tempon por trankvile fini vian matenmanĝo (se temas pri nokta ŝipo) dum la aliaj pasaĝeroj ŝvitas kun siaj valizoj en mallarĝaj koridoroj. Kaj kiam ĉiuj estas for, vi povos senĝene eliri.

Se vi devas dormi sur la ŝipo, rezervu kajuton aŭ kuŝlokon. Vi ne povas teni la bebon en viaj brakoj la tutan nokton. La bebo povas dormi en via lito — apud la muro, por ne fali. Se eble, mendu la malaltan kuŝlokon. Estas tre maloportune trakti bebon sur alta lito.

Traĵne: Se vi devos dormi sur trajno, mendu kuŝlokon, kiel po ŝipo. Mankas taŭgaj lokoj por ŝanĝi la vindotukojn. Se vi ne povas trovi malplenan kupeon, vi estos devigata ĝojigi viajn kunvojaĝantojn per tio. Faru sur la sidloko, sed ne forgesu unue meti sur ĝin tukon aŭ plastaĵon.