Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 14.pdf/1

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sekso kaj Egaleo

Sendependa bulteno

Informoj pri virina agado

Numero 14

Oktobro 1986

Sekso kaj Reguleco

Kiam ajn SkE aparte malfruas, okazas poŝta katastrofo. La adres-etikedoj por n-ro 13 estis senditaj al la presejo en Belgujo de Dermod Quirke, kiu administras la adresliston. Sed pro poŝta striko en Belgujo, ili neniam alvenis. De nun, tamen, ni esperas ŝpari multe da tempo kaj nenecesa laboro, ĉar mi akiris komputilon kaj povos mem ĝisdatigi la adresaron.

Per komputilo oni povas ŝpari multe da tempo - sed eblas ankaŭ malŝparegi ĝin. Necesas eviti la emon sidi dum horoj antaŭ la magia ekrano, dum la infanoj desegnas sur la muroj kaj verŝas lakton sur la tapiŝon, luktante por solvi simplan problemon de la speco kiel centrigi la titolojn...

Espereble la malfruo de SkE estas kompensata de ĝia pli bela aspekto. En la komenco, SkE estis tajpita kaj multobligita per stenciloj. De la pasinta numero, tamen, ĝi estas senpage kompostita de Dermod Quirke, kaj (bedaŭrinde ne senpage) presata de la Grafika Centro de UEA.

Estas klare, ke malgraŭ ĉiuj klopodoj, mi ne sukcesas revenigi SkE al la antaŭa kvar-monata ritmo. Mi do decidis rezigni pri tio, kaj oficialigi tion, kio jam praktike okazas, nome, ke ĝi aperas du-tri fojojn jare. Mi volas tamen memorigi miajn paciencajn abonantojn, ke tio ne influas la abonojn. Unu abonpago validas por kvar numeroj, kaj ne rilatas al la periodo dum kiu ili aperas. Kiam la abono finiĝos, vi ricevos memorigilon.

Anna Brennan