Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/15

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

statigas, ke patrinoj neniam ludintaj per pupoj en sia infanaĝo ofte malhavas patrinajn sentojn kaj lertecojn, kaj ke knaboj dorlotitaj poste fariĝas korpe malfortaj, timemaj kaj dependemaj. Kiam ili plenkreskas, tiaj infanoj ofte montriĝas nekapablaj plenumi la rolojn, kiujn la socio bezonas, ke ili plenumu.

En multaj modernaj familioj, la roloj de la viro kaj de la virino fariĝis tiel nedistingeblaj, la divid-linio inter ili tiel neklara, ke infano havas nenian eblecon elekti inter malsamaj kondutmodeloj. La bildoj de la forta, kuraĝa, rigora, malceda patro kaj la tenera, mola, komprenema patrino nebuliĝis kaj similiĝis. Kiun el ili la infano imitu? Kun kiu ĝi identigu sin? La problemo fariĝis tiom kompleksa, kiel ni mem persone vidis en multaj kazoj, ke certe ne ĉiuj infanoj sukcesas trovi solvon...

La moderna scienco nun havas sufiĉe da pruvoj por montri preter dubo ke sento pri sia seksa idento kiel viro aŭ virino estas esenca kvalito de la personeco, kaj ke homo, al kiu tiu mankas, ne kapablas ĝui normalan vivon en la socio.

Nuntempe, kuracistoj bedaŭrinde devas ĉiam pli ofte pritrakti homojn, kiuj ial perdis iugrade ĉi tiun identeco-senton. La studo de tiaj kazoj klare montras, ke iu ajn vola aŭ nevola psika devojiĝo de la aparteno al unu difinita sekso povas konduki al grava psika perturbiĝo, al severaj patologiaĵoj kaj finfine al tragikaj sekvoj.

Perdo de ĉi tiu apartena sento kaŭzas profundajn ŝanĝojn al la tuta personeco. La individuo ne plu certas pri sia loko en la socio. Ties tuta sistemo de rilatoj kun aliaj estas skuita, kaj perdiĝas la sento de ligiteco al amikoj kaj parencoj, al konataj lokoj, al la laboro kaj al la vivo mem.

...

Unu afero, tamen, estas certa. Egaleco inter la seksoj ne devus konduki al malklariĝo de la psikologiaj limoj inter ili, al seksneŭtrala konduto. La plej bona garantiilo pri la harmonio en interseksaj rilatoj estas la agnosko, ke la naturaj roloj de la seksoj estas distingendaj kaj malsamaj, ne identaj.

Dum jarcentoj la socia propagandis la bezonon bridi la seksan deziron, sed tute ne atentis la gravecon de la seksa konscio en la evoluo de la homa personeco. Nun la scienco devas kontribui al la urĝa tasko de esplorado pri la veraj faktoroj, kiuj regas la seksan konduton.

Tradukis: Probal Daŝgupto


- 15 -