Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 3 - suplemento.pdf/17

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tute ne! Laŭ mia opinio la virinoj vivas laŭ kriterioj kiuj ne havas signifon en la prioritato-listo de la politikistoj. Sur tiu listo troviĝas nur eroj, kiuj estas mezureblaj laŭ kvanto aŭ rilate al mono.

Tamen la socio ĝenerale kaj ĝiaj individuaj membroj dependas por sia plua ekzisto de la konservo de virinaj kriterioj - kompreneble flanke de la virinoj mem, sed prefere de la viroj kaj virinoj kune.

La patrinoj de malgrandaj infanoj havas labortagon de 24 horoj kaj laborsemajnon de 168 horoj. Ili ne ricevas salajron, ne havas fiksitajn laborhorojn, havas neniom da tempo disponebla al si mem kaj neniun ferion pagatan aŭ nepagatan. Ili ne ricevas monon dum malsano kaj ne asekuriĝas kontraŭ akcidentoj dum ili laboras en la hejmo. Malofte ili vidas siajn nomojn sur la ĉefa pordo aŭ en la telefonlibro.

Tiuj virinoj aŭdas multfoje ke ili ne havas profesion kaj ne faras veran laboron. Verdire, en nia moderna socio, laboro signifas la plenumon de taskoj - ne gravas kiel malutilaj aŭ senvaloraj - por kiuj oni ricevas pagon.

Salajro estas malbona kriterio por "laboro". Kio okazas kiam iu alia virino transprenas la rolon de la dommastrino por fari parton de ŝia laboro dum parto de la tago? La respondo estas ke ĉiuj rigardas ŝin kiel la plej gravan, laboreman, kapablan kaj nemalhaveblan personon en la domo, simple pro tio ke ŝi ricevas monon kaj socialajn beneficojn por sia laboro.

Ekde la momento kiam en nia moderna socio virino naskas, ŝi estas kondamnita al neniam ĉesanta labortago kaj ŝi ofte konstatas ke ŝi kun sia infano subite izoliĝas de la cetera socio. Niaj ekonomikistoj kaj politikistoj ankoraŭ ne rompis la kapon por elpensi kiel ŝia labortago povus fariĝi malpli longa kaj pli facila.

Krome la sola rimedo kiun ili povas proponi kontraŭ ŝia izoliteco (kiu povas finfine okazigi mensan kolapson) estas sendi ŝian infanon al vartejo dum 9 aŭ 10 horoj ĉiutage, sub tute ina zorgo, kaj doni al la patrino alian oficon - senduba kontraŭ malalta salajro, cetere.

Kial okazas, ke nuntempe la infanoj estas pli kaj pli rigardataj kiel multekosta kaj nenecesa ŝarĝo, ĝeno kaj problemo? Ĉu ni ne forgesas, ke la estontecon de la mondo decidos la kresko- kaj evolu-eblecoj, kiujn ni donas al niaj infanoj, kaj la konscio pri valoroj, kiun ni starigas en ili?