Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 9.pdf/22

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

NOKTO de DONACO

La kovrilo de la korea revuo La espero (jan-feb. 1982) montras renkontiĝon de tute virina grupo "Zindalle" (azaleo). En la 22a de decembro ili aranĝis sian kvinan kunvenon kun la nomo "Nokto de donaco" en la oficejo de KEA, kiun ĉeestis 34 geesperantistoj. Dum agrabla festo kun familia etoso oni interŝanĝis donacojn: gantoj, naztukoj, sapo, tualetpapero, brodaĵoj, trikaĵoj, ornamaĵoj, globokrajonoj, kandeloj, skulptaĵoj, ŝtrumpoj, kosmetikaĵoj, ĉokolado ktp. Kvankam la honora prezidanto de la asocio, prof. Sok Ĵu-son ♀, ne povis ĉeesti, partoprenis la eksprezidanto de la plenuma komitato de KEA, Han Dok-sob ♂, kaj prezentis gratulan kukon.