Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 9.pdf/31

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Internacia Asocio de Kamparaninoj kaj Hejmprizorgantinoj

Audrey Childs-Mee,

Nederlando

La internacia organizaĵo "Associated Country Women of the World" (Asocio de Kamparaninoj Tutmondaj) estas fondita de anglino, S-ino A. Watt, por ligi la multajn diversajn naciajn asociojn por kamparaninoj. Ĝia Centra Oficejo estas en Londono, Britio. La nuna prezidanto estas nederlandanino, kaj inter la ok Regionaj Vic-Prezidantoj estas unu pakistananino kaj unu malajzianino. La organo de la Asocio, la revuo The Countrywoman (La kamparanino), estas eldonata en la angla lingvo.

La celoj de ACWW estas, mallonge, starigo kaj subteno de internaciaj amikeco kaj interkompreniĝo, kaj la plialtigo de la vivniveloj de ĉiuj kamparaninoj kaj hejmprizorgantinoj en la mondo. Kiel Ne-Registara Organizaĵo ĝi estas en konsultaj rilatoj kun Unuiĝintaj Nacioj, ĉe kies kunvenoj ĝi prezentas la virinan starpunkton rilate al internaciaj aferoj.

La organiza strukturo de la Asocio estas demokrata: la membroj (pli ol 8 000 000 en pli ol 60 landoj), aŭ per persona partopreno aŭ pere de elektitaj reprezentantoj ĉe la trijaraj kongresoj, decidas la politikon kaj regas la agadon de la Asocio.

La ĉefa rolo de la internacia organizaĵo estas kunordigi kaj subteni la agadojn de regionaj kaj naciaj asocioj. En tiu tasko iliaj perantoj estas la Regionaj Vic-Prezidantoj, kiuj respondecas ĉiuj pri po unu el la ok regionoj de Kanado ĝis la Suda Pacifiko. Gravaj eroj de la taskaro de ĉi tiuj RVP-oj estas viziti lokajn grupojn kaj starigi regionajn kongresojn kaj seminariojn. Elektitaj esti Regionaj Vic-Prezidantoj estas kutime virinoj jam aktivaj en sialandaj sociaj aferoj ankaŭ ekster pure virina tereno.