Paĝo:Sekso kaj Egaleco - numero 9.pdf/6

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum la pasinta aŭtuno la ĉiusemajna brita radio-programo "Medicino nuntempe" aŭdigis specialiston pri nova metodo kuraci la sufiĉe multnombrajn gejunulojn, kies dentoj estas tro kunpuŝitaj, do en malordaj vicoj.

Mi sendis leteron (poste laŭtlegitan en la programo) pri mia propra sperto - unu infano el tri havis tiajn dentojn. Mi proponis enketon pri la efiko de suĉado dum infaneco. La specialisto lastatempe persone skribis al mi, ke li tre interesiĝas pri mia letero, sed ĝis nun neniu volas entrepreni tian enketon - ĉu MI interesiĝas? Mi devis respondi, ke pro manko de tempo mi ne povas, tamen mi aldonis, ke eble per letero al SkE mi povas iom informiĝi pri aliaj landoj, kaj se jes, mi sendos al li interesajn respondojn.

Do, se VI interesiĝas, bonvolu skribi al mi: S-ino S.V. Sly, 200 Nevells Road, Letchworth, Herts, Britio SG6 4TZ, kaj respondu la jenajn demandojn:

1. Nombro de viaj infanoj (evt. genepoj) kaj aĝoj.

2. Ĝis kiu aĝo ili suĉadis — kaj ĉu mamon aŭ botelon aŭ alie?

3. Kia estas la formo de iliaj dentaroj - bona vico, aŭ iom aŭ tre malbona?

4. Ĉu vi povas komenti pri kutimoj de infana nutrado en via lando kaj stato de dentaroj?