3. Pro emo al vera internaciiĝo (ĉar la samo okazas kun ekonomio de popoloj, en Esp.o aperos novaj vortoj, similaj al tiuj de ekstereŭropaj popoloj — ĉinoj, japanoj k. a. Kaj la apero sekvos vojon de okaza koincido, ofte trovata inter vortoj hindo-eŭropaj kaj aziaj; ekz. en Esp.o kaj la ĉina koincidas vorteto in; plue — la ĉina havas la vorton go (ŝtato) kaj preskaŭ la saman (mallongigitan — gos‘) havas svalaj lingvoj. Esp.o jam nun havas multe da neeŭropdevenaj vortoj: amalgamo (araba), ĉokolado, kakao (meksika), teo (ĉina) k. a.: sed ili ne sufiĉas; sendube oni povos trovi sufiĉe da similaj koincidoj inter aliaj eŭropaj kaj aziaj lingvoj kaj trafe utiligi ilin por fari nian vortaron pli kaj pli internacia per sintezigo de ĉiuj homlingvoj. Kaj ĝuste pro nesufiĉa internacieco ne povos sukcesi Ido, ĉar ĝia vortaro estas tro latinigita (malmodernizita) kaj tial ĝi povas servi pli al naciaj celoj, ol al sincera internacio. Krome — gramatikaj reformoj de Ido ne estas tiom valoraj, por ke tuta esperanta popolo rompu sian lingvan kutimon.
4. Ĉiuj ŝanĝoj en lingvo racia emos havi karakteron de ĝeneraligaj reguloj. Ili iros vojon, kiu ne rompas regulojn kaj ne kreos esceptojn. Ekz. nova sufikso i nun havas nur geografian signifon (Sovetio, Germanio). Sed la uzado de ĉi sufikso evidente ĝeneraliĝos, se ni donos al la sufikso signifon de lando, scienco aŭ okupo posedata de. Tiam el la radikoj perso, astrologo, mago, telefono (ilo) venos derivaĵoj — Persio, astrologio, magio, telefonio (science, okupo kreata de telefono) ktp. Plue — post kiam oficialiĝis sufikso oz la malnova fundamento vorto grandioza jam fariĝas regulrompanta pro interlitero i (grand-i-oza) kaj anstataŭiĝos per la pli simpla kaj regula grandoza; la lasta estas jam derivaĵo kaj kiel tia foriĝas el radikaro. Ĝi estas sola vojo por tempo-al-tempo senbalastigi nian vortaron, kiu ados ricevi ĉu novajn neregulajn radikojn ĉu diversajn neantaŭvideblajn kriplaĵojn el sona evoluo. Sed mi ripetas, ke ĉiuj similaj ŝanĝoj oficialiĝos nur post ioma kolektiĝo de l’ ŝanĝoj per pli malpli granda ekskuo de uzantoj la lingvon. Kaj la ekskuon kaŭzigos kompreneble ekonomiaj ŝanĝoj en homsocio — la intensiĝo de produktado, de homrilatoj ktp.
5. Novaj vortoj sendube ne ĉesos aperi en Esp.o. Sed plejmulto el nunaj novaj vortoj estas enkondukata de nesufiĉe spertaj komencantaj esperantistoj. Ili ne scias spiriton de nia lingvo kaj pro nescio penas ĉiel fari ĝin ĝuste simila al sia propra patrolingvo. Ekz. nespertuloj, tradukante el rusa lingvo, donas jenan frazon: “magnetaj anomalioj klariĝas per dislokacioj de ferhavantaj tavoloj de tera krusto“, dum pli simple oni povas diri jene: “magnetaj denormiĝoj estas klarigataj per dislokiĝoj de ferhavantaj tavoloj en terkrusto“. Ja estas evidente, ke novaj vortaj hieroglifoj “anomalio“, “dislokacio“ estas absolute senbezonaj kaj malsprite malsimpligas kaj latinigas nian vortaron! Ne ĉiuj internaciaj vortoj devas esti akceptataj de nia vortaro. La lasta devas esti kiel eble plej simpla kaj malgranda pro emo al ekonomio. Ne novaj vortoj, sed novaj afiksoj estas preferindaj, ĉar ili estas pli potencaj kaj ekonomiigaj. Nia lingvo disvolvos internan teknikon, kiu nun estas apenaŭ tuŝita. Novaj radikoj venos nur post kiam la tekniko montriĝos ne sufiĉa. Ale — tie ĉi mi devas noti, ke ĝuste ĉi tekniko estas ege malhelpata de tro longaj nunaj esperantaj radikoj, kiuj baras kunmetadon de vortoj… Kaj novaj afiksoj venos abunde (end, ko, iz, iv kaj similaj, uzado de kiuj klaras el la ekzemploj: ago — agendo, sinuso — kosinuso, karaktero — karakterizo, produkto — produktivo). Kaj la radikoj similaj al anomalio, dislokacio, sekundaria, decimala malaperos pro neuzado, ĉar per la interna tekniko oni povas krei pli regulajn kaj simplajn: denormiĝo, dislokiĝo, duuma, dekuma.