Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Julio 1924.pdf/20

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

La entomofiloj vidigas aŭ grandajn tutspeciale kaj vigle koloritajn florojn aŭ kiom ĉi-lastaj estas malgrandaj, kaj tial ne tiel bone videblaj por la insektoj, la floroj kolektiĝas, se ankaŭ ne senescepte, je kapitoloj aŭ umbeloj.

Kelkspece mankas la koloraj petaloj. Por forigi tiun ĉi mankon la stamenoj kaj pistiloj estas alloge kolorigataj, kiel ekz. ĉe la aŭstraliaj Mirtacoj (Myrtaceae). Tiajn okulfrape kolorigatajn florpartojn oni fake nomas atentigilo aŭ allogilo, ĉiuj tiaj plantoj estas certe entomofilaj. Cetere ankaŭ malsimple konstruitaj floroj estas la entomofiloj aŭ almenaŭ la zoidiofiloj (zoidiiphyl — animalofila). Longa tordita aŭ spirala florkolo malebligas la enigadon de polenoj, alportataj de la vento. Frapanta ekz. por tio estas la Aristolokio tuba (Aristolochia sipho) el Ameriko, ĉe kiu la fekundigo ne estas ebla, sen pero de animaloj.

Enirante la sferon de la florbiologio, kaj rigardante la aman vivon de la plantoj, oni estas mirigata pri la akomodemeco reganta tie ĉi. Ĉiam, kiam la plantoj bezonas por sia fekundigo la insektojn, do estante entomofilaj, tiam ili povoscias devigi animalojn je siaj servoj. La plantoj uzas eksterordinarajn rimedojn por allogi la fekundigulojn, sed la lastaj rajte postulas kompensaĵojn, antaŭ ol servi. Pri tio nova malfacila tasko solvenda stariĝis por la florportanto, kiun ĝi solvis je kontentigo de l’ ambaŭ. Laŭ tio, ĉu la plantoj bezonas papilion, burdon, abelon aŭ noktpapilion, ĝi ankaŭ estas devigata konformi la koloron, ordoron kaj formon de sia floro al la respektiva besto.

Do mankas ankoraŭ la postulata materiala kompensaĵo por la surpolvigulo. Estas konate, ke la planto solvis la komplikitan problemon, disponante al la insektoj siajn nektariojn, enhavantajn sukeritan mielon, por kiu la bestetoj amservos. Plue la allogado de floro mem, kaj la ĉiam replenigataj nektarioj kaŭzas, ke la insektoj ree kaj ree vizitas la floron, ĉar nur tiamaniere la fekundigo estas certigata.

Estas ankoraŭ necese, ke ni priskribu la imponan fakton, kiamaniere la plantoj allogadas la insektojn. Ekzistas du vojoj irindaj por la floranto, nome: konsidero de la vid- aŭ de la flasento de l’ insektoj. Unuokaze ĝi realigas la allogadon per florkoloroj, videblaj el granda distanco. Ofte por tio sufiĉas simpla rimedo, ekz. reliefiĝas bone la blankaj kaj flavaj floroj. Sed ne ĉiam tiu ĉi simpla rimedo sukcesas, kaj tiam la planto provizas siajn florojn per ĉarma kolorbrilo, ne restante sen efiko. Tiajn kolorbrilantajn florojn ekz. portas Digitalo purpura (Digitalis purpurea).

Sed mi mirante ekkonas, ke la akomodemeco de la florplantoj al la insektoj atingas ankoraŭ pli altan gradon. Ekzistas multe da plantoj, kiuj alkutimiĝas al iu difinita besteto por esti fekundigata pere de ĝi. Sekve la planto devas fari specialajn koncesiojn al “sia“ difinita besteto, t. e. la planto devas ornami siajn florojn per tiaj koloroj, kiuj plaĉas al la koncerna insekto. Kaj fakte, kelkaj plantoj estas luksaj kaj pompaj al siaj aromoj kaj bonkoloroj por allogi la amservantojn. Ĉi-tie ekzitas odoroj ĉiunuancaj. De naŭza kadavra odoro de la Aristolokio giganta (Aristolochia gigas) kaj Arumo makula (Arum maculatum) ĝis la mielodoro, ankaŭ por la homa nazo tiel agrabla, estas reprezentataj ĉiaj nuancoj, per kiaj estas allogebla la insekta flarsento. Necesas ankaŭ konsideri la flugtempon de la fekundigulo. Estus senutile kaj neprofite, se la floroj lukse brilu kaj ĉarme bonodoru en tempo, kiam la insekto ripozas. Do tagfloranto ne povas influi noktpapiliojn, ĉar la lastaj dormas