Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1923.pdf/2

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
REDAKCIA ANGULO

Inter la dezirproponoj, akceptitaj dum la IIIa Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda en Cassel, estis unu, kiu vokis, ke S.A.T. havu unuecan ĝeneralan eldonejon por aperigo de ĉiuj eldonaĵoj parencaj al la S.A.T.-ideologio kaj por ke ĉiuj fortoj de S.A.T.-anoj koncentriĝu tiurilate en unu loko kaj ne malŝpariĝu en aparta flanka laboro.

Kaj kiel jama realiĝo en la vivon de tiu-ĉi dezirpropono “La Nova Epoko“, forpreninte de “Sennac. Rev.“ ĝian literaturan kaj sciencan parton, cedinte siaflanke al tiu siajn movad-rubrikojn, jen aperas kiel memstara kaj aparta, sed samtempe nedeŝirebla parto de la tuto — en formo de speciala ĉiumonata “Literatur-Scienca Aldono“ de “Sennacieca Revuo“.

Gravaj kaj seriozaj restas la taskoj de l’ eldonaĵo.

Pli forte kaj pli energie ĝi streĉos ĉiujn penojn por kulturi la kampon de S.A.T.-ideologio. Precipe en la sfero de la literaturo kaj scienco — ĝi faros ĉion por firmapaŝe iri al la sennacieca kulturo tutmonda.

Ni ĉiuj klare prezentas, ke la vojo al la nova kulturo, kiun la idealo de ĉiuj revoluciuloj pentras ne nur kiel sennacieca, sekve — tuthomara, homeca, sed ankaŭ kiel senklasa, samkiel senklasa estos la sociordo laŭ nia idealo, — la vojo iras tra malfacilaj bataloj por la eblo konstrui tiun belan estonton; kaj ĝuste nia generacio travivas la epokon, kiam per la akra findecida batalado estas fundamentataj la bazoj de l’nova vivo, de l’nova sociordo kaj de l’nova kulturo. Ni ne povas kaj ne devas esti ekster la vivo, nia revuo respegulu ĝin plene per artepentritaj epizodoj de tiu batalo, per arte skizitaj bildoj el ĵuspasinta kaj forpasanta malfacila vivo de laborulo, vokantaj batali kaj labori por la nova kulturo, kies bildoj, eble iom revaj kaj fantaziaj, logante nin al la celo interplektiĝu kun la realaj, iafoje maldolĉaj, bildoj de l’moderna efektivo.

Ni vokas al kamaradoj ĉiulandaj: zorgu ke tiu respegulado de la vivo kaj de l’idealo estu laŭeble plena, kaj plej vaste kaj serioze kunlaboru en la revuo ne nur per tradukoj de apartaj fragmentoj el verkoj de nacilingvaj aŭtoroj, sed ankaŭ per siaj originalaj verkoj, celante transformi la sperton de ĉiu aparta individuo en la sperton de kolektivo.

Se la bela literaturo celas inspiri al la laboro, do la scienc-teknika fako de nia revuo havas la celon nin perfektigi en la laboro, doni en niajn manojn la sciencon, kiel la plej fortan rimedon de l’progreso, de la kulturo, kaj enposedigi al ni la teknikon, kiel la instruon apliki la sciencon en la laboro kaj vivo.