Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1923.pdf/8

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

la lango, oni lavis nin per iu malbonodora fluidaĵo, per kiu estis aperigenda supozata skribaĵo, kaj fine, post energia interveno de l’ meksika konsulo — oni nin liberigis. Rekompence, ĝuste en la arestotago, ni eksciis la adreson de l’ uzino produktanta la sagojn por aeroplanoj en ŝtato Missouri.

Ni sendis senprokraste kablogramon laŭ la montrita adreso, kaj la Majstro estis tiom certa pri tio, ke la sagoj estas produktataj kun partopreno de nia amiko, ke la kablogramon li adresis al lia nomo. La respondo ne venis kaj ni decidis iri Amerikon. Du horojn antaŭ la foriro de nia ŝipo la Majstro ricevis telegramon el Calais: “Mi atendas. Hotelo Britannique. Cool.“

Ni trovis S.ron Cool dum la pleja laborstreĉo. Salutante nin per ekkrio “he!“ kaj per energia movo de l’ piedo, kuŝinta sur la skribtablo, li petis ĉe ni permeson fini la plej urĝajn aferojn. Ni eksidis, aŭskultante liajn interparolojn kun diversaj homoj, vizitantaj lin, ĉu per telefono, sed mi neniel povis kompreni, pri kio sin ĝuste okupas la entreprenema amerikano. Rekompence mi eksciis, ke en Aŭstralio la ŝafoj suferas iun infektan malsanon, ke aŭtomobiloj “Bernon“ havas 108 konsistpartojn, ke hispanaj knabinoj estas sufiĉe harditaj, ke larmigaj gasoj estas malmultekostaj kaj multajn aliajn sciaĵojn.

Forlasita de la lasta vizitanto, kiu ial alportis grandan rondan fromaĝon, S.ro Cool dediĉis sin al amikeca interparolo kun ni. Antaŭ ĉio, montrinte per la mano orienten, paĉeme, eĉ iom patriarkece li diris: “Grandan mastrumon nun mi havas, apenaŭ mi sukcesas. Ho, amikoj miaj, kiele granda afero estas la milito — ĝi estas sanigo de Eŭropo!“ Poste li konatigis al ni diversajn fakojn de sia mastrumo. Li estis liveranta ĉion, kion povas produkti la kvin mondpartoj. Ĉiutage en Calais, en Boulogne, en Dieppe estis malŝarĝataj dekoj da vaporŝipoj. El Aŭstralio estis venigata ŝafaĵo, el Ameriko — kanonkugloj kaj aŭtomobiloj, el Brazilio — kafo, el Ĉinio — rizo, el Norda Afriko — malaltkreskaj azenoj. Krom porŝtata liverado li estis private iniciatanta, antaŭ ĉio en sia amata fako: en postfrontaj urboj li aranĝis grandskale bordelojn por priservo de militistoj. Ĉar la lokaj fortoj ne estis sufiĉaj, li estis veniganta la virinojn el Irlando, el Hispanio, el Sud-Francio. Poste li funkciigis fabrikon de malkaraj vitroperlaj tombkronoj kun naciaj insignoj. Fine, ne forgesante sian ĉefan, profunde moralan celon, li organizis vicon da moveblaj tendopreĝejoj, adaptitaj ankaŭ por kinoseancoj kaj por teo-regalado al soldatoj, li presigis kaj disdonigis grandkvante edifajn komentarojn al Biblio kaj eĉ sur la produktataj por la ŝtato sagoj li uzis ruzon, dank’ al distreco de l’ oficiro ilin akceptanta, por fari sian esperigan surskribon.

Sian rakonton S.ro Cool finis per la vortoj de profunda espero: “La milito rebonigos la homaron. Neniam la dolaro kaj la vorto Dia estis tiel intime kunligitaj, kiel nun. En ĝi estas la garantiaĵo de l’ savo“!

Sekvintan tagon S.ro Cool decidis montri al ni almenaŭ iom sian “mastrumon“. Ni ricevis necesajn paspermesojn kaj ekvojaĝis aŭto-