Paĝo:Sennacieca Revuo, Literatur-Scienca Aldono - Oktobro 1923.pdf/9

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mobile laŭ la direkto al Saint-Paul. Laŭ la longa rekta ŝoseo sin trenis aro da ŝarĝaŭtomobiloj kun la donacoj de S.ro Cool, kun kanonkugloj, viandaĵo, maŝinpafiloj, densigita lakto, bandaĝoj, venengasaj aparatoj kaj ankaŭ kun tiuj, por kiuj ĉio ĉi estis destinata — kun la venintaj el Anglio soldatoj. Renkonten al ili veturis malplenaj ŝarĝaŭtomobiloj, nur sur kelkaj kuŝis homoj finlaborintaj, bandaĝitaj kaj senmovaj. Ĉe vojkruciĝoj staris soldatoj-policanoj, tutsame kiel ĉe Picadillistreet kaj per flageto ili direktigis la movadon de l’ aŭtomobiloj. Ĉio estis saĝa kaj genia en sia simpleco. La viandaĵo estis kuirata. La soldatoj manĝis la supon. La kanonkugloj estis ruligataj al la kanonoj. Poste, laŭ la minutmontrilo de horloĝo, la kanonoj estis pafantaj, la soldatoj estis elirantaj el la tranĉeoj por okupi la spacon de cent paŝoj. Post tio