Paĝo:Sennacieca Revuo - Februaro 1922.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Instruo per laboro[1]

Originalaĵo de Arthur Degen

Niaj lernejoj, almenaŭ en Germanujo, estas filinoj — nun maturiĝintaj filinoj — de la eklezio, kiu fondis en la monaĥejoj lernejojn parte por estontaj ekleziuloj, parte por la filoj de la nobelaro. Tie oni traktis religiajn, historiajn, lingvajn kaj matematiko-astronomiajn sciojn, do pure spiritajn, ne apartenantajn al la palpebla mondo. Jen la konvena metodo: La instruisto scias la materialon aŭ de sia instruinto, aŭ el verkoj. Li prelegas — do transliveras — ĝin kun la sama aŭtoritato kiel lia instruinto; kaj la lernantoj aŭdas, notas, memorigas — do receptas — ĝin kun la sama konfido kiel antaŭe li mem. Kiam en la mezepoko la riĉaj komercurboj kaj eĉ la princoj ekfondis lernejojn, ili akceptis kun la instruontoj ankaŭ la planon, almenaŭ la metodon de la monaĥejaj lernejoj. Johann Wolfgang Goethe karakterizas tiun ĉi aŭtoritatan kaj receptigan metodon per sceneto en sia mezepoka kavalirdramo: Götz von Berlichingen. Tute fiere la knabo de la heroo la resulton de l’ĵus pasinta leciono resumas jene: “Jaxthansen estas kastelo kaj urbo sur la Jaxt kaj apartenas kiel heredaĵo kaj posedaĵo al la kavaliro de Berlichingen“. Kaj demandite de sia patro li ne scias, ke li mem vivas en la citita kastelo, eĉ ne, ke la citita kavaliro estas lia patro. Tiu sceneto klare evidentigas, ke tiu ĉi metodo — eble tolerebla ĉe pure spiritaj fakoj — fariĝas farso aplikate en realaj instrufakoj kaj kaŭzas supraĵan babilemon pri nekonitaĵoj. Ju pli la instruo ampleksis realaĵojn, des pli rimarkiĝis tiu netaŭgeco, plej klare en la elementaj lernejoj.

Komence kiel Winkelschule (angula lernejo, tiel nomita, ĉar la metiisto-instruisto instruis en sia metio — kaj loĝ — ĉambro) ĝi nur traktis skribadon, kalkuladon kaj legadon kaj memorigadon el la biblio, sed poste ĝi konscie imitis la superan “latinan“ lernejon rilate al enciklopedieco kaj universaleco de la plano kaj sekve de tio ankaŭ rilate al la jam priskribita metodo, do ĝi reprezentis tiu kiel nuran “parkerigejon“.

Ekstaris famaj pedagogoj, kiuj rimarkinte tion, klopodis pri ŝanĝo. Laŭ la diroj de Baco de Verulam, † 1639: “Estas gravege, ke ni la okulojn de la spirito neniam deturnas de la objektoj mem “kaj de John Locke, † 1704: “Nenio estas en la spirito, kiu ne antaŭe estis en la sentoj“. “La sentoj estas la pordoj de la animo“. Comenius, la filantropoj Rochow kaj fine Pestalozzi enkondukis la ideon de la intuo en la pedagogian mondon kaj tiom ŝatis ĝin, ke ili aplikis ĝin eĉ je netaŭga kaj neinda objektoj. (Dum ekzameno en la “Dessau-a Philantropinum“ 1776, Wolke instruis pri homnaskiĝo antaŭ plej detaliga bildo kaj postulis, ke la infanoj ĉeestu la naskiĝon de siaj gefratoj, por ke ili dankemiĝu eksciinte la dolorojn de la patron. Pestalozzi ekzercis la intuo-kapablon eĉ je truo en la tapeto). Hodiaŭ certe neniu plu kontraŭstaras la ideon de la instruo per intuo, kiu tamen bezonis du jarcentojn por ĝenerala aprobiĝo.

Tiu ĉiusenta kaj ĉiuflanka perceptado pri iu reala objekto certe bonefikis, sed ĝi tre ofte streĉis la fortojn nur de unu lernanto, lasante al la aliaj la nuran aŭdadon. Pro tio oni daŭrigis la serĉadon al iu metodo ĉiujn lernantojn samtempe kaptanta kaj laboriganta.

Kiom longe ankoraŭ tiu ĉi ideo de la instruo per laboro atendos sian efektiviĝon? Ĝi ja nepre ne estas malpli aĝa eĉ naskiĝis en la samaj cerboj kiel la supre menciita. Ekzemple Amos Comenius, † 1670, argumentas jene por la manlaboro: “La homa korpo bezonas moviĝon kaj okupiĝon. La manlaboro kontentigas tiujn bezonojn, kaj krom tio ĝi estas necesa, por ĝustamaniere prepari al la vivo. La malgrandaj infanoj konatiĝu kun la ĉefaj metioj, por kleriĝi pri la vivo kaj por ebligi, ke montriĝu la inklino al iu ajn profesio“. “Al la sciebla oni aldonu la fareblan!“ “Ĉio lernota estu lernata per agado!“ “Krom sentoj, intelekto kaj koro ankaŭ la mano ĉiel estu iom post iom pli kulturata!“

John Locke postulis de sia nobela edukato, ke li ellernu metion, eĉ du aŭ tri, sed nepre unu fundamente. Li diras: “La infanoj konstruu mem siajn ludilojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn per streĉo de propraj fortoj. Tiamaniere ili lernas dezirmoderemon, atenton, diligentecon, pripensemon, eltrovemon kaj ekonomion — do ecojn kiuj utilos al la plenkreskinto, kaj pro tio povas esti nek lernataj tro frue nek fundamentataj tro profunde.“

Jean-Jacques Rousseau, † 1778, skribas en sia “Émile“: “Nepre mi postulas, ke Emilo ellernu metion.“ “La aparatojn por la fizike instruo devas konstrui Emilo mem, ĉar estas nerefuteble, ke oni tiamaniere akiras pli klarajn difinaĵojn, ol per receptiga instruo, kaj ne alkutimiĝas, malbrave kaj sklave subigi sian intelekton sub iu aŭtoritato“. La laboro do estas rimedo, por veki kaj evoluigi spiritajn fortojn.

La filantropoj kaj pietistoj enkondukis la laboron en la instruplanon pli akcentante ĝian moraligan valoron. Ekzemple Salzmann, † 1811, en sia “Ameisenbüchlein“ refutas la kontraŭdirojn jene: “La plejmulto ja pro tio kontraŭstaras, ĉar nur la malplejmulto de sinjoroj, la pedagogoj, mem lernis manlaboron kaj tial kondamnas kaj absurdigas tiun ĉi metodon.“

La vicon finu nia majstro mem, Johann Heinrich Pestalozzi, † 1827, la apostolo de la intua ideo, la pioniro de la instruo per laboro. Li envicigis la laboron en la eduko-instruplanon de Neuhof, Burgdorf, Stauz kaj Münchenbuchsee. Rigardu la lastajn paĝojn de “Lienhard kaj Gertrud“, kaj vi legos, kiel la nova instruisto de la vilaĝo, por lerni vizitante Gertrud-on, kun admiro vidas, kiel la infanoj laŭ la modelo kaj sub la okuloj de la patrino movas la manojn ĉe la ŝpinilo kaj en la ĝardeno. “Tagon post tago pli klariĝis, ke la laboremo, la fizika agado estas la vera, sankta kaj eterna rimedo, kunigi ĉiujn homajn fortojn je unu sola komuna forto, la humaneco. Ĉiutage li pli klare vidis, kiel la laboremo evoluigas la intelekton, fortigas la korsentojn, malhelpas la vagadon de la voluptemo mortigan por fortoj kaj moralo de l’vivo, fermas por la imagemo la pordon al ĝia labirinto, malakrigas de la vantaj langoj la pinton de ilia babilemo, gardas nian devosenton kontraŭ pereiĝo kaj rekondukas de la eraro, rigardi {{{2}}} pri faro kiel la faro mem, nian babiladon pri heroeco kiel heroecon mem kaj nian senvaloran revadon pri kredo kaj amo kiel tiujn diajn kapablojn mem. Tiu pli alta opinio pri la homa eduko kaŭzis, ke torna kaj rabota stabloj, kusenoj por puntfarado kaj kudrado k. t. p. trovis lokon en lia lernejo.

El la verko: “Kiel Gertrud instruas siajn infanojn ni citu: “Nur per evoluo de la fizikaj lertoj la homo atingas internan kontenton“. “Eduko al laboro estas pli grava por la popolo ol konduko al scioj.“ “Por povi, ĉiukaze vi devas fari; por scii, ofte sufiĉas, ke vi kondutas pasive, kelkfoje vi nur bezonas vidi kaj aŭdi.“ “La manlaboro estas fundamento por kaj kondukilo al moraleco. Sen manlaboro harmonia eduko — homeduko — ne estas ebla.“

En gazeta artikolo li skribas: “La homo serĉu sian ĉefinstruon ĉe sia ĉeflaboro kaj ne anticipu la senekzemplan instruon antaŭ

la laboro de siaj manoj. Li mem eltrovu sian instruon precipe

  1. Ni enmetis ĉi-tiun artikolon, ne nur por konigi rimarkindan studaĵon, sed ankaŭ kun la espero, ke troviĝos kdoj por kompletige aldoni informojn pri tiu temo. Precipe valoraj estus raportoj, tute objektive prilaborotaj, pri eksperimentoj jam faritaj aŭ nun farataj en publikaj aŭ privataj lernejoj. Plie ni estas certaj, ke multaj fakgazetoj volonte enpresus tradukon el tiu artikolo. Jen bona okazo por propagandi nian lingvon — kaj samtempe konigi nian revuon — Red.