Paĝo:Sennaciulo - 22 Januaro 1925.pdf/1

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
Roza Luksemburg kaj V. I. Lenin kiel teoriuloj de laborista movado

Ke Lenin kaj Roza Luksemburg, same kiel Karl Libkneĥt, estis per ĉiuj fibroj de sia esteco homoj de ago, plenaj je batalemo, tio estas fakto al ĉiuj konata. Ankaŭ ilia morto tion atestas: Karl Libkneĥt kaj Roza Luksemburg falis sub la frapoj kaj pafoj de kontraŭ-revolucia murdistaro; Lenin mortis pro troa senfortiĝo post nelacigebla laborado je la servo de la proletaria revolucio.

Ĉiuj SAT-anoj devus memorsoleni la datrevenon de ilia morto, ĉar, kia ajn estas la politika diferenco inter tiuj mortintoj kaj aliaj tendencoj de la laborista movado: ni ne forgesu, ke en momento, kiam la tuta mondo per flagraj militflamoj ekbrulis kaj kiam tiom da internaciistoj subite ekfariĝis furiozaj ŝovinistoj, ili preskaŭ solaj, starante kontraŭ klasan malamikon senkompatan, heroe kaj senhezite komencis la batalon por la rekunligo internacia de la proletariaro, de profundaj tranĉeoj ekdisigita. SAT-ano, revolucia, sennacia proletario, kia ajn estas lia politika partio en la kontraŭburĝa batalo, ne povas rifuzi memorhonori homojn, kiuj depost la unua komenco de la milito imperialista ekorganizis batalegon kontraŭ la kapitalista buĉado.

Roza Luksemburg kaj Lenin estas la plej grandaj teoriuloj de la laborista movado deposi la morto de Karl Marks kaj de Frederik ENgels. Ĉiuj aliaj posteuloj de la du kreintoj de l’socialismo scienca estis pli-malpli bonaj popularigistoj de la marksista teorio, sed ili ne kreis ion novan; ili klarigis, kelkfoje eĉ pliperfektigis la admirindan konstruaĵon, kiun Marks kaj Engels al ni estis postlasintaj. Nur Lenin kaj Roza Luksemburg alkonstruis novajn flankaĵojn al la Marksa teoriaro; nur ili daŭrigis la verkon de la grandaj majstroj, aplikante la marksan teorion sur la epokon de kapitalismo apogeanta je imperialismo.

Marks kaj Engels al ni donis plej konkretan kaj precizan analizon de kapitalistaj produktadordo kaj socio. Ili vaste klarigis la devenon de la kapitalista profito, la kondiĉojn kaj leĝojn, kiuj regas la kapitalistan produktadon kaj reproduktadon, la sekreton de la ekspluatado de la salajruloj, kaj el tio ili tiris nombron da konkludoj por la taktiko kaj politiko de la proletariaro en la klasbatalo.

Sed depost la morto de Marks (1883) kaj de Engels (1896), la trajtoj de l’kapitalismo pli kaj pli ŝanĝiĝis. Alvenis la epoko de l’imperialismo, kiun nek Marks nek Engels estis konintaj. Anstataŭ la “malpeza“ industrio — produktado de teksaĵoj kaj ĝenerale de konsumaĵoj ĉiuspecaj — la “peza“ industrio, t. e. la fabrikado de produktiloj, de maŝinoj pli kaj pli grandegaj, la elfosado de karbo kaj de aliaj minaĵoj, la uzado pli kaj pli ĝenerala de nafto kaj de petrolo en la industrio, fariĝis la branĉo ĉefa kaj senkonteste direktanta de la kapitalista ekonomio. La organizaĵoj de la kapitalistoj: trustoj, karteloj, koncernoj, unuvorte la monopolismo komencis superregi en gigantaj dimensioj la tutan produktad- kaj distribusistemon. Samtempe la tendenco de la kapitalismo al pliampleksiĝo ekkoliziis kontraŭ nevenkeblan baron: la tero jam estis dispartigita inter la diversaj grandaj potencoj kapitalistaj; novaj kolonioj ne estis plu akireblaj; por havigi al si novajn teritoriojn por ekspluatado, por malfermo de merkatoj kaj por lokigi kapitalojn, ne estis plu eble okupi sendefendan, ĝis nun ne ekposeditan regionon, sed fariĝis necese, ĝin konkiri, per milito kontraŭ aliaj kapitalistaj ŝtatoj ĝin posedantaj aŭ dezirantaj. Kaj la ekspluatado de la kolonioj donis al la imperialista burĝaro la eblon, eltiri grandegajn kromprofitojn el la kolonioj kaj evoluigi ankoraŭ pli rapide la grandindustrian produktadon.

Vidante tian evolucion, multe da socialistoj komencis dubi pri la praveco de la Marksa teorio. Marks kaj Engels estis antaŭvidintaj renversiĝon de la kapitalista socio, revoluciemiĝon grandiĝantan de la laboristaro, pliakriĝon de la klasbatalo: anstataŭ ĉio tio, oni konstatis je la komenco de la XXa jarcento plifortiĝon de la kapitalismo, gigantan evolucion de la produkciaj fortoj, alkutimiĝon pli kaj pli senteblan de grandaj partoj de la proletariaro al la vivo en la sino de l’kapitalismo, plimildiĝon de la klasaj kontraŭecoj. Ĉu tio ne pruvis, ke Marks kaj Engels eraris, ke proletaria revolucio estis utopiaĵo, ke klasbatalo estis iluzio?

Tiam nur malmulte da socialistoj restis fidelaj al la revolucia marksismo. En la internacio socialista, Lenin kaj Roza Luksemburg defendis la pravecon de la Marksa vidpunkto malgraŭ ĉiaj ŝajnaj pruvoj. Ili rigardis ne nur la trompan eksteraĵon de la faktoj, sed la faktojn mem.

Roza Luksemburg plenumis la plej gigantan teorian verkon depost la morto de Frederik Engels. Ŝi elmontris en sia eterne fama “Akumulado de la Kapitalo“, ke malgraŭ ĉio, la kapitalismo estis alvenanta al sia historia baro, al la sojlo de sia morto; ke la imperialista epoko al la burĝa socio havigas nedaŭran prosperon; ke tiu prospero malaperos per la manko de liberaj regionoj nekapitalistaj sur la terglobo; ke la batalado por la akiro de la restaĵoj de nekapitalistaj merkatoj puŝas la kapitalistan socion neeviteble al imperialistaj militoj; ke tiuj militoj pliakrigos la