Paĝo:Sibirjak - Rusaj Rakontoj, 1924, Kabanov.pdf/9

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tio ĉi estis ja tute amuza. Ekridegis la junaj leporidoj, kovrante siajn buŝetojn per la antaŭaj piedoj; ekridis la bonaj maljunulinoj; ekridetis eĉ la maljunaj leporoj, kiuj jam falis en manegojn de vulpo kaj elprovis lupajn dentojn. Jen tre ridinda leporo! Ho kia ridinda! Kaj ĉiuj subite fariĝis gajaj, komencis ruliĝi, salti, kuradi, nu kvazaŭ ĉiuj freneziĝis.

— Pro kio tie ĉi longe paroladi! kriis fine la kuraĝiĝinta leporo. — Se mi renkontos lupon, mi mem formanĝos lin…

— Ha, kia ridinda leporo! Ha, kia malsaĝa li estas!…

Ĉiuj vidas, ke li estas ridinda kaj malsaĝa, kaj ĉiuj ridas. Krias la leporoj pri lupo, kaj jen… la lupo jam estas tie ĉi.

Li paŝadis en arbaro por siaj lupaj aferoj, malsatiĝis kaj pensis: „Nu bone estus, manĝeti leporon!“ Subite li aŭdas, ke tute proksime leporoj krias kaj pri la griza lupo parolas. Tuj li haltas, ekflaras aeron kaj komencas ŝtele alproksimiĝi.

Tute proksime alvenas la lupo al la gajiĝintaj leporoj, aŭdas, ke ili mokas lin, kaj precipe — la fanfarona leporeto Long-orela — Strab-okula — Mallong-vosta.

— He, fratulo, atendu, tuj mi vin formanĝos! pensis la griza lupo kaj komencis rigardadi, kiu leporo fanfaronas pri sia kuraĝeco.

La leporoj nenion vidas kaj gajas eĉ pli multe ol antaŭe. Fine la fanfarona leporo sursaltis sur ŝtipeton, sidiĝis sur siaj postaj piedetoj kaj ekparolis: