Paĝo:Sienkiewicz - La Juĝo de Oziris, 1908, Grabowski.pdf/18

Ĉi tiu paĝo estis validigita

eĉ tiujn ŝanĝojn, kies necesecon konfesis kaj komprenis la Faraono mem.

— La ibiso min piedbatu — ekkriis Oziris, alĵetante ŝarĝetojn sur ambaŭ telerojn — se mi scias, kiu el ili fine superpezos.

Kaj la vortoj de l’ Saĝeco fluis plue:

— Li trompis egale la Faraonon, kiel la popolon. Al la Faraono li minacis, ke la popolo ribelos, kaj al la popolo li inokulis la konvinkon, ke la Faraono volas ĝin teni en mallibereco. Li iom malvastigis la povon de l’ Faraono, sed ne plivastigis la liberecon de l’ popolo. Dum lia tempo pligrandiĝis la malsateca mizero en Egipto kaj la lando pleniĝis de rabistoj.

— Glor’ al Dio, tio estas, glor’ al mi mem! — ekvokis Oziris — tie-ĉi almenaŭ ne ekzistas jam ia dubo, ke tio estas plej evidentaj kanajlaĵoj.

— Ho! ne nur kanajlaĵoj — rediris kviete la Saĝeco — ĉar Tutnetaŭgis montris ĉe tio malpli da prudento, ol ĝin posedas la veziko de kamelo. Liaj faraĵoj estis malbon-aŭguraj, sed li mem estis malsaĝulo, kaj lia malsaĝeco estis tiom pli granda, ke li mem opiniis sin saĝa. Li ne estis kapabla kompreni, ke, kie oni bezonas grandan krean politikon, tie ne povas sufiĉi brokantado, kaj li ŝakris, ŝakris senfine.

— Vere! vi estas prava, kiel ĉiam, kaj nur