Ĉi tiu paĝo estis validigita
danĝeroj ekpezis super la kapo de Ligia, danĝeroj tiel teruraj, ke pro ili, trovinte la forkurintojn, oni devos gardi ŝin plej zorge kontraŭ Poppaea. Poste li komencis maldolĉe riproĉi al Petronius liajn konsilojn. Sen li, ĉio irus alie. Ligia estus ĉe Aulusoj, kaj li, Vinicius, povus ŝin vidi ĉiutage kaj estus hodiaŭ pli feliĉa, ol la cezaro. Kaj ekscitiĝante laŭgrade de la rakonto, li subiĝadis ĉiam pli al la emocio, ĝis fine larmoj de bedaŭro kaj furiozo komencis guti el liaj okuloj.
Petronius, kiu simple ne supozis, ke la juna viro povus ami kaj avidi ĝis tia grado, vidante tiujn larmojn de malespero, parolis al si interne kun certa miro:
— Ho potenca diino de Cipro, vi sola reĝas al la dioj kaj al la homoj!