Sed Vinicius estis kontenta, ĉar li ekpensis, ke ĉi homo, simile al ĉashundo, foje kurigita post ĉasaĵo, ne haltos antaŭ ol li trovos ĝian kaŝejon.
— Bone — li diris — ĉu vi bezonas indikojn?
— Mi bezonas armilon.
— Kian? — demandis Vinicius kun miro.
La greko etendis unu manon kaj per la alia faris la geston de monkalkulo.
— Tia tempo nun estas, sinjoro — li diris kun sopira.
— Vi estos do azeno — diris Petronius — kiu konkeras fortikaĵon per sakoj da oro.
— Mi estas nur malriĉa filozofo, sinjoro — respondis humile Chilo — la oron havas vi.
Vinicius ĵetis al li saketon, kiun la greko kaptis en la aero, kvankam efektive li ne havis du fingrojn ĉe la dekstra mano.
Poste li levis la kapon kaj diris:
— Sinjoro, mi jam scias pli multe, ol vi esperas. Mi ne venis ĉi tien kun malplenaj manoj. Mi scias, ke la fraŭlinon ne forkaptis Aulusoj, ĉar mi parolis jam kun iliaj servistoj. Mi scias, ke ŝi ne estas sur Palatino, kie ĉiuj estas okupitaj per la malsano de la malgranda aŭgustino, kaj eble mi eĉ divenas, kial vi preferas serĉi la fraŭlinon kun mia helpo, ol kun la helpo de la vigiloj kaj cezaraj soldatoj. Mi scias, ke la forkuron faciligis al ŝi servisto, devenanta el la sama lando, kiel ŝi. Li ne povis trovi helpon ĉe sklavoj, ĉar sklavoj, kiuj staras unuj kun aliaj, ne helpus al li kontraŭ la viaj. Povis nur helpi al li samkonfesantoj…
— Aŭskultu, Vinicius — interrompis Petronius — ĉu mi ne diris al vi la samon, vorton post vorto?
— Ĝi estas honoro por mi — diris Chilo. — La fraŭlino, sinjoro — li parolis, turnante sin denove al Vinicius, sendube konfesas saman dion kun la plej nobla el la romaninoj, tiu vera matrona stolata, Pomponia. Mi aŭdis ankaŭ, ke Pomponia estis hejme juĝita pro konfesado de iuj fremdaj dioj, sed mi ne povis ekscii de ŝiaj servistoj, kiu dio tio estas kaj kiel nomas sin liaj konfesantoj. Se mi povus tion scii, mi irus al ili, iĝus la plej pia inter ili kaj akirus ilian fidon. Sed vi, sinjoro, kiu, kiel mi ankaŭ scias, pasigis dekkelkajn tagojn en la domo de la nobla Aulus, eble povas doni al mi pri tio ian informon?
— Mi ne povas — diris Vinicius.
— Vi demandis min longe pri diversaj aferoj, noblaj sinjoroj, kaj mi respondis la demandojn; permesu, ke mi nun faru