Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

distancon de la urba pordego.

— Je la blankaj genuoj de Haritoj! Vi rakontos al mi ĉi tion en libera tempo.

— Mi venis ĝuste por demandi vian konsilon — respondis Marcus.

Sed en tiu ĉi momento eniris epilatores, kiuj okupiĝis pri Petronius, kaj Marcus, forĵetinte la tunikon, eniris en banujon kun mezvarma akvo, ĉar Petronius invitis lin al bano.

– Ha, mi eĉ ne demandas, ĉu via amo estas reciproka — rediris Petronius, rigardante la junan, kvazaŭ skulptitan el marmoro, korpon de Vinicius. Se Lizipo estus vin vidinta, vi ornamus nun la pordegon al Palatino, kiel statuo de Herkulo en ties juneco.

La juna viro ridetis kontente kaj komencis subakviĝadi en la banujo, elplaŭdante abunde ĉe tio la varmetan akvon sur la mozaikon, prezentantan Heron en la momento, kiam ŝi petas Dormon pri endormigo de Zeŭso. Petronius observis lin per kontenta rigardo de artisto.

Sed kiam li finis kaj konfidis sin laŭvice al la epilatores, eniris legisto kun bronza skatolo sur la ventro kaj paperoj rulaĵoj en la skatolo.

— Ĉu vi volas aŭskulti? — demandis Petronius.

— Se ĝi estas via verko, volonte! — respondis Vinicius — sed se ne, mi preferas interparoli. Poetoj nune kaptas homojn ĉe ĉiuj stratanguloj.

— Prave. Oni povas preterpasi neniun bazilikon, neniun banejon, neniun bibliotekon aŭ librovendejon, ne ekvidante poeton, gestantan, kiel simio. Kiam Agrippa venis ĉi tien el Oriento, li kredis, ke tio estas frenezuloj. Sed tia estas la nuna tempo. La cezaro verkas versaĵojn, do ĉiuj lin imitas. Oni nur ne rajtas verki versaĵojn pli bonajn, ol la cezaro, kaj pro tio mi iom timas pri Lucanus… Sed mi verkas proze, kaj regalas per mia prozo nek min mem, nek aliajn. Tio, kion la legisto estis legonta, stas la „kodiciloj” de tiu kompatinda Fabricius Vejento.

— Kial „kompatinda”?

— Ĉar oni diris al li, ke li imitu Odiseon kaj ne revenu al la hejma sojlo ĝis nova decido. Tiu Odiseado estos por li tiom pli facila, ke lia edzino ne estas Penelopo. Mi ne bezonas diri al vi, ke tiu ago estis malsaĝa. Sed ĉi tie neniu konsideras aferojn alie, ol supraĵe. Ĝi estas sufiĉe mizera kaj enuiga libro, kiun oni komencis pasie legi nur tiam, kiam la aŭtoro estis