ilin al vi. Ĉu vi ne vidis, nobla tribuno, iajn statuetojn, iajn oferojn, iajn signojn, iajn amuletojn sur Pomponia aŭ sur via dia Ligia? Ĉu vi ne vidis, ke ili eble desegnis inter si iajn signojn, kompreneblajn sole por ili?
— Signojn?… Atentu… Jes! Mi vidis foje, kiel Ligia desegnis fiŝon sur sablo.
— Fiŝon? Haa! Hoo! Ĉu ŝi faris tion unu fojon, aŭ kelkfoje?
— Unu fojon.
— Kaj vi estas certa, sinjoro, ke ŝi desegnis … fiŝon? Hoo!
— Jes! — responds Vinicius interesite. — Ĉu vi divenas, kion ĝi signifas?
— Ĉu mi divenas! — ekkriis Chilo.
Kaj riverencinte signe de adiaŭo, li aldonis:
— Ŝutu Fortuno egale sur vin ambaŭ ĉiajn donacojn, noblaj sinjoroj.
— Oni donu al vi mantelon! — diris Petronius al la foriranto.
— Uliso esprimas al vi dankojn pro Tersito — respondis la greko.
Kaj, riverencinte refoje, li eliris.
— Kion vi diras pri tiu nobla saĝulo? — demandis Vinicius-on Petronius.
— Mi diras, ke li trovos Ligian! — ekkriis Vinicius kun ĝojo — sed mi ankaŭ diras, ke se ekzistus regno de friponoj, li povus esti tie reĝo.
— Sendube. Mi devas konatiĝi pli proksime kun tiu stoiko, sed dume mi ordonos incensi post li la atrium.
Kaj Chilo Chilonides, volvinte ĉirkaŭ si la novan mantelon, ĵetludis sub ĝiaj faldoj per la monujo, ricevita de Vinicius, kaj ĝuis tiel ĝian pezon, kiel la sonon. Irante malrapide kaj rigardante malantaŭen, ĉu el la domo de Petronius oni lin ne observas, li preterpasis la portikon de Livia kaj, atinginte la angulon de Clivius Virbius, direktis sin al Suburra.
— Mi devas iri al Sporus — li parolis al si mem — kaj verŝi iom da vino al Fortuno. Fine mi trovis tion, kion mi delonge serĉis. Li estas juna, flamiĝema, malavara kiel la minejoj de Cipro, kaj por tiu liga kanabenino preta estus fordoni duonon de sia havaĵo. Jes, ĝuste tian homon mi serĉis delonge. Sed mi estu singarda kun li, ĉar tiu lia sulkigo de la brovoj antaŭdiras nenion bonan. Ha, idoj de lupoj regas hodiaŭ la mondon!… Malpli mi timus tiun Petroniuson. Ho dioj! kaj parigado estas pli pagata hodiaŭ, ol virto? Ha, ŝi desegnis