Paĝo:Sienkiewikz - Quo vadis?, 1934, Zamenhof, I.pdf/121

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al vi fiŝon sur sablo? Se mi scias, kion ĝi signifas, mi sufokiĝu per peco da kaprina fromaĝo! Sed mi scios! Ĉar tamen la fiŝoj vivas en akvo, kaj serĉado en la akvo estas pli malfacila, ol sur la tero, ergo: li pagos al mi por tiu fiŝo aparte. Ankoraŭ unu tia monujo — kaj mi povos, forĵeti la almozulan sakon kaj aĉeti sklavon… Sed kion vi dirus, Chilo, se mi konsilus al vi aĉeti ne sklavon, sed sklavinon?… Mi konas vin! Mi scias, ke vi konsentos!… Se ŝi estus bela, kiel ekzemple Eunice, vi mem rejuniĝus ĉe ŝi, kaj sametempe vi havus de ŝi honestan kaj certan profiton. Mi vendis al tiu kompatinda Eunice du fadenojn el mia propra malnova mantelo… Ŝi estas malsaĝa, sed se Petronius ŝin donacus al mi, mi ŝin prenus… Jes, jes, Chilo, ido de Chilo… Vi perdis la patron kaj la patrinon!… Vi estas orfo, do konsolu vin almenaŭ, aĉetante sklavinon. Ŝi devas, vere, ie loĝi, do Vinicius luos por ŝi loĝejon, kie ankaŭ vi trovos rifuĝon; ŝi devas sin vesti, do Vinicius pagos por ŝia vesto, kaj ŝi devas manĝi, do li ŝin nutros. Ho, kiel malfacila estas la vivo! Kie estas la tempo, kiam por obolo oni povis ricevi tiom da fabo kun lardo, kiom oni povis teni en ambaŭ manoj, aŭ pecon da kaprina kolbaso, saturita per sango, longan, kiel brako de dekdujara knabo! Sed jen tiu ŝtelisto, Sporus! En vinejo estos plej facile ion ekscii.

Tiel parolante, li eniris la vinejon, kie li mendis por si krucon da malhela vino; vidante senfidan rigardon de la mastro, li elskrapis oran moneron el la monujo kaj metinte ĝin sur la tablon, diris:

— Sporus, mi laboris hodiaŭ kun Seneca de la frumateno ĝis la tagmezo, kaj jen kion mia amiko donacis al mi ĉe la adiaŭo.

La rondaj okuloj de Sporus, iĝis je tiu ĉe vido ankoraŭ pli rondaj, kaj la vino tuj troviĝis antaŭ Chilo, kiu, trempinte en ĝi la fingron, desegnis sur la tablo fiŝon kaj diris:

— Ĉu vi scias, kion ĝi signifas?

— Fiŝo? Nu, fiŝo estas fiŝo.

— Malsaĝa vi estas, kvankam vi alverŝas tiom da akvo al vino, ke povus tie troviĝi eĉ fiŝo. Ĝi estas simbolo, kiu en la lingvo de la filozofoj signifas: rideto de Fortuno. Se vi ĝin divenus, eble al vi ankaŭ ridetus Fortuno. Respektu filozofion, mi diras al vi, aŭ mi translokiĝos en alian vinejon, kion mia persona amiko, Petronius, delonge al mi konsilas.